Rodano

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Vidu ankaŭ la artikolon Rodano (Italio) pri komunumo en Italio.


Rodano
RhoneLyon.jpg
...en Lyon (Liono)
Longeco 812 km
Alteco de la fonto 1 853 m
Meznombra trafluo 1 820 m³/s
Akvokolekta areo 95 500 km²
Alfluantoj Ain, Ardèche, Arve,
Drôme, Durance, Eyrieŭ,
Gard, Isère, Ouvèze, Saono
Alfluas al Mediteranea Maro
Alteco de la enfluejo 0 m
Rivero en Eŭropo
v  d  r
Information icon.svg

Rodano (en la franca lingvo Rhône, en la germana lingvo Rhone) estas rivero longa je 812 kilometroj (el kiuj 290 km en Svislando), kiu fontas ĉe la Rodan-Glaĉero en Svislando, trafluas Valezon, trairas lagon Lemano, trafluas sudorientan Francion. En Arles ĝi disforkiĝas en du brakojn. La ĉefbrako alfluas kiel Granda Rodano (Grand Rhône) en Marseille al Mediteraneo, kaj la alia brako kiel Eta Rodano (Petit Rhône) almariĝas ĉe Saintes-Maries-de-la-Mer.

El ĉiuj riveroj, kiuj alfluas al Mediteraneo, Rodano havas la duan plej grandan debiton post Nilo.

La mita rivero Eridano estas identigita ĉu kiel Rodano, ĉu kiel Pado.

Enhavo

Etimologio [redakti]

Laŭ kelta etimologio, la nomo venus de "Rhôdan" (rapide turniĝi), sed Plinio la pli maljuna en sia "Naturalis Historia", opiniis ke la nomo venas de urbo RhodaRhodanusia, kolonio de rodisanoj, apud la nuna Aigues-Mortes.

En Kantono Valezo, ĝia germana nomo estas Rotten.

Geografio [redakti]

La Rodana fonto estas en Kantono Valezo, (Svislando), el la Rodan-Glaĉero en la montarmasivo Sankt-Gotardo [1], ĝi trafluas Valezon. Apud la svisa urbo Martigny, Rodano turniĝas norden en la tiel nomata Rodana Kubuto kaj enfluas en la lagon Lemano inter la svisaj urboj Port-Valais kaj Noville, formante malgrandan riverdelton. Ĝi elfluas el Lemano apud Ĝenevo, kie ĝi ricevas riveron Arve.

Ĝi eniras Francujon, sekvante la landlimon inter la urbetoj Gaillardin kaj Pougny. Ĝia fluejo sinuas ĝis Liono, tie ĝi ricevas ĝian pli longan alfuanton: rivero Saône. De tie, ĝi fluas suden inter Alpoj kaj la Centra Masivo en la Rodana Sulko. En Arles ĝi disforkiĝas en du brakojn. La ĉefbrako alfluas kiel Granda Rodano (Grand Rhône) en Marseille al la Mediteraneo, kaj la alia brako kiel Eta Rodano (Petit Rhône) almariĝas ĉe Saintes-Maries-de-la-Mer. Inter tiuj brakoj estas la riverdelto Kamargo.

Gravaj alfluantoj [redakti]

Svisaj alfluantoj [redakti]

Francaj alfluantoj [redakti]

La rivero Saono ĉe la alfluo al Rodano en Liono jam pasis plian longecon la Rodano mem kaj se oni aldonas la ĉefan alfluanton de Saono, la riveron Doubs, tiam la riversistemo Doubs-Saono-Rodano havas totalan longecon de 1025 km.

Urboj laŭlonge de Rodano [redakti]

Ekstera ligilo    Obergoms
Ekstera ligilo    Brig-Glis
Ekstera ligilo    Sierre
Ekstera ligilo    Siono, ĉefurbo de Kantono Valezo
Ekstera ligilo    Vetroz
Ekstera ligilo    Martigny
Ekstera ligilo    Saint-Maurice
Ekstera ligilo    Massongex
Ekstera ligilo    Monthey
Ekstera ligilo    Ĝenevo, ĉefurbo de Kantono Ĝenevo

Vidu ankaŭ la urbojn de Lago Lemano

Ekstera ligilo    Bellegarde-sur-Valserine
Ekstera ligilo    Saint-Solin-en-Bugey
Ekstera ligilo    Liono
Ekstera ligilo    Givors
Ekstera ligilo    Vienne
Ekstera ligilo    Saint-Ranbert-d'Albon
Ekstera ligilo    Tain-L'Hermitage
Ekstera ligilo    Valence
Ekstera ligilo    Montélimar
Ekstera ligilo    Pierrelatte
Ekstera ligilo    Pont-Saint-Esprit
Ekstera ligilo    Roquemaure
Ekstera ligilo    Châteauneuf-du-Pape
Ekstera ligilo    Avignon
Ekstera ligilo    Tarascon
Ekstera ligilo    Arles
Ekstera ligilo    Marseille

Rodano kiel trafikvojo [redakti]

Granda parto de la rivero estas utiligebla kiel akvovojo sub la nomo Voies Navigables le Rhône kaj estas prizorgata de la ŝtata kompanio Compagnie Nationale du Rhône. Oni ŝuldas al ĝi la konstruo de akvobaraĵoj kiuj regulas la altakvojn, kaj donas hidroelektran energion (15 miliardoj da kWh en 2007).

Estas du sendependaj partoj

La rivero ne taŭgas por senspertuloj. La akvofluo estas forta kaj de tempo al tempo aldoniĝas la forta verto (france Mistral)

En Lyon alfluas rivero Saône, laŭ kiu eblas vojaĝi pli norden. En Chalon-sur-Saône renkontiĝas akvovojoj al la river' Rejno kaj al la meza kaj norda partoj de Francio.

Vidu ankaŭ [redakti]

Ekstera ligilo    Bouches-du-Rhône
Ekstera ligilo    Francaj regionoj
Ekstera ligilo    Rodano-Alpoj


Eksteraj ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo    Manlibro pri la akvovojo
Ekstera ligilo    oficiala retpaĝo de compagnie Nationale du Rhône C.N.R
Ekstera ligilo    Aktualaj informoj
Ekstera ligilo    Detala mapo kun havenoj, kluzoj ktp. (Por utiligi, oni devas akcepti la kondixojn! Poste elekti "Découvrir le Rhône")
Ekstera ligilo    Informoj pri turismaj havenoj
Ekstera ligilo    NoorderSoft Datumbazo de akvaj vojoj (Varbado por komerca programo)
Ekstera ligilo    Akvaj vojoj en Francio
Ekstera ligilo    Retejo de la inundoj de Liono de 1856 (en franca lignvo)



  1. (franclingve : Le massif du Saint-Gothard, germanlingve: Gotthardmassiv)