Siono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sion (ankaŭ Siono)
Blazono de Sion
Blazono de Sion
Kastelo Sion
Kastelo Sion
Kastelo Sion
komunumo en Svislando • ĉefurbo de kantono de Svislando • urbo en Svislando
Kantono Valezo
Distrikto Siono
Koordinatoj  46° 14′ 0″ N 7° 22′ 0″ O / 46.23333 °N, 7.36667 °O / 46.23333; 7.36667 (mapo)Koordinatoj: 46° 14′ 0″ N 7° 22′ 0″ O / 46.23333 °N, 7.36667 °O / 46.23333; 7.36667 (mapo)
Nombro de loĝantoj 30021
Areo 25,6 km²
Alteco 500 m super marnivelo
Poŝtkodo 1950
Komunumkodo 6266
Mapo de Sion
Mapo de Sion
Mapo de Sion
vdr

La urbo Siono (france Sion; germane Sitten; latine Sedunum; el Sedunii, nomo de la kelta tribo, kies opidumo) estas svisa komunumo kaj ĉefurbo de la Kantono Valezo kaj de la Distrikto Siono.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Siono nombris proksimume 30 021 loĝantojn la 31-an de decembro 2007. Ĝi situas en la koro de la Rodanvalo kaj estas la ekonomia centro de la regiono. Dumtage en la urbo troviĝas nombrante la tie laborantajn homojn pli ol 50 000 personoj. La malgranda baziliko kaj kastelo Valère kaj la kastelo Tourbillon superregas la panoramon de la urbo. Ĝi estas ankaŭ la sidejo de la episkopo de Sion.

La malnova urbo estas la mezepoka fortikaĵo aparte bone konservita: Krom la kasteloj sur la du montetoj, multnombraj gravaj konstruaĵoj tie troviĝas. Citebals: la kastelo Majorie, la urbodomo de Sion, la domo Supersakso, la kazino de la urbo Sion kie kunsidas la kantona parlamento, la katedralo Notre-Dame de Sion (Nia Sankta Virgulino de Sion), la preĝejo Sankta Teodulo, la valeza registara palaco kaj la Turo de la Sorĉistoj, unu el la lastaj postrestaĵoj de la iama urbomuro.

La distrikto Sion nombras proksimume 40 000 loĝantojn [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

La teritorio de la urbo Sion estas loĝata ek de la neolitiko (tombejo de la Eta Ĉasisto). Unua florado okazis en la kelta epoko, kiam estis konstruita tie la opidumo de la tribo de la Sedunoj.

Ĝis la fino de la romia epoko Sion restis en la ombro de Masongeks kaj poste de Martigni (Valezo), kiuj troviĝis sur la strategia vojo de la Granda Sankta Bernardo. Nur en la kvina jarcento, kiam la episkopo tien translokigis la episkopan sidejon, la urbo fariĝis la soci-kultura centro de la regiono. En 999, la episkopo de Siono fariĝis grafo de la graflando Valezo, antaŭulo de la nuna kantono Valezo. La teritorio regata de la episkopo estis princepiskopujo kun imperia senpereco en la Sankta Romia Imperio.

La urbo Sion estis plurfoje konkerita kaj detruita ĝis 1475, en kiu jaro la savojaj trupoj estis antaŭ ĝiaj prodoj venkitaj kaj forpelitaj batalo de la Plantao.

La urbo tiam iom post iom kreskis ĝis la terura incendio de 1788. Post la rekonstruo ĝiaj urbomuroj estis malkonstruitaj en la 19-a jarcento. De la urbomuro postrestis hodiaŭ nur la Turo de la Sorĉistoj.

Fine de la 1960-aj jaroj la komunumo kaj vilaĝo Bramois estis kunigita kun la komunumo Sion.

Politiko[redakti | redakti fonton]

La urbodomo de la 17a jarcento kun sia astrologia horloĝo

La komunuma konsilantaro estas la ekzekutiva povo de la komunumo. Ĝi konsistas el 15 membroj ne plentempaj kun la escepto de la prezidanto kaj elektiĝas ĉiun 4-an jaron de la popolo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La terciara sektoro konsistigas la ĉefajn ekonomiajn aktivecojn de la urbo, precipe pro la kantona administracio, la valeza parlamento kaj la kantona tribunalo. La sekundara sektoro en Sion estas apenaŭ reprezentata malgraŭ grava horloĝa industrio. La primara sektoro dume ne estas neglektebla: Sion estas la tria vitkulta komunumo de Svislando. Malgraŭ tio la agrikulturaj surfacoj en Sion konstante malkreskas.

La turismo nature pro la multnombraj kasteloj kaj muzeoj kaj la belega pejzaĝo estas ankaŭ tre grava enspezfonto.

Amasmedioj[redakti | redakti fonton]

  • Le Nouvelliste estas ĉiutaga revuo valeza eldonita en Sion.
  • Kanalo 9, valeza kantona televidkanalo
  • Rhône FM, privata valeza radio
  • TSR regiono valeza, valeza redakcio de la publika svisa televido
  • Krome la komunumo de Sion disponas pri monata informilo, nomata Journal de Sion

Sekundara instruado[redakti | redakti fonton]

La urbo Sion posedas du gimnazioj por la edukado de studentoj:

En Sion troviĝas ankaŭ la metilernejo de Valezo (kiu ankaŭ posedas filion en Viège).

Supera instruado kaj esploro[redakti | redakti fonton]

Personecoj[redakti | redakti fonton]

  • Hermann Geiger, glaĉerpiloto placĉefo de la civilaerodromo de Sion, mortinta en akcidento 1966.
  • Roger Bonvin, prezidanto de Sion 1955, nacia konsilanto kaj poste federacia konsilanto de 1962 ĝis 1973.
  • Tibor Varga, violonisto, kiu fondis la Internacian muzikfestivalon Tibor Varga
  • Maurice Zermatten, valeza verkisto
  • Shlomo Mintz, violonisto virtuoza, artista direktoro de la internacia muzikfestivalo de Sion Valezo kaj prezidanto de la ĵurio dela internacia violonkonkurso Sion Valezo.
  • Henri Schwery, kardinalo, membro de la kongregacio por la afero de la sanktuloj. Li estas la grandprioro de la Ĉevalistoj de la Sankta Sepulkro en Svislando.

Transporto[redakti | redakti fonton]

  • La urbo Sion estas haltejo sur la trajnlinio de Sempiono (ParizoMilano).
  • Ĝin trapasas la aŭtoŝosejo A9 de Brigo al Laŭzano, kiu korespondas al la eŭropa ŝoseo numero E62.
  • Civila kaj flughaveno troviĝas en la okcidento de la urbo kun flugkonektoj al Zuriko kaj aliaj eŭropaj urboj.

Sporto kaj libertempo[redakti | redakti fonton]

  • Neĝĝardeno
  • Glidŝuejoj kovritaj kaj subĉielaj
  • Kovrita kaj subĉiela naĝejo 50-metra
  • 18-trua golfejo
  • Multnombraj sportejoj kaj sportcentroj
  • Elirejo al la valezaj vintrosportlokoj
  • Multaj eblecoj por migradi kaj ĝui la belan pejzaĝon de la regiono

Kulturo[redakti | redakti fonton]

La urbo Sion havas riĉan kulturan vivon dank al multnombraj teatroj kaj muzeoj (aparte menciindas la trezoro de la katedralo). Pluraj muzikfestivaloj okazas en Sion, inter kiuj la renoma festivalo Tibor Varga.

Fotogalerio[redakti | redakti fonton]

Esperanto-movado[redakti | redakti fonton]

Organizita Esperanto-movado en Siono nuntempe ne ekzistas. En Espero Katolika 0708 de 1981 oni tamen legas, ke Sankta Meso en Esperanto estis celebrita la 22-an de marto 1981 en Siono, en la preĝejo Chaminade de la Porinstruista Instituto. Celebris Sac. Francisko Bommer, landa reprezentanto de IKUE por Svislando; partoprenis 8 geesperantistoj el 4 landoj (Svislando, Francio, Hispanio kaj Pollando).

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]