Arles

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Arles

Panoramo de Arles
Panoramo de Arles

Devizo: Ab ira leonis, urbs Arelatensis hostibus hostis et ensis
Administrado
Statuso Urbo
Lando Francio
Regiono Provenco-Alpoj-Bordo Lazura
Departemento Bouches-du-Rhône
(subprefektejo)
Arondismento Arles (ĉefurbo)
Kantono Ĉefurbo de 2 kantonoj
Urbestro S-ro Hervé Schiavetti
2001-2008
Poŝtkodo 13200
Kodo laŭ INSEE 13004
Retpaĝaro http://www.ville-arles.fr/
Demografio
Loĝantaro 52729  (2008)
Loĝdenso 70 loĝ./km2
Geografio
Geografia situo 43° 41′ N, 4° 38′ O43.6769444444444.6286111111111Koordinatoj: 43° 41′ N, 4° 38′ O
Alto De 0 al 57 m
Areo 758,93 km²
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Arles (Francio)
DEC
Arles
Situo de Arles
v  d  r
Information icon.svg

Arles (aŭ okcitanlingve Arle) estas mezgranda franca komunumo lokita en la departemento Bouches-du-Rhône kaj en la regiono Provenco-Alpoj-Bordo Lazura. Ĝi estas unu el la subprefektejoj de la departemento, kaj havas proksimume 53.000 loĝantojn.

La loĝantojn de Arles oni kutime nomigas Arlésiens. Arles estas fama urbo, kies historio ekis dum la Romia periodo.

Blazono

Geografio[redakti | redakti fonton]

Areno de Arles (nokte)

Arles situas sur la akso inter Nîmes (27 kilometroj okcidente) kaj Marsejlo (80 kilometroj oriente). Arles troviĝas sur la riverego Rodano, kie ekas la delto. La urbo do konsistigas iasence la enirejon de la natura regiono Camargue.

Arles estas la plej vasta komunumo de Francio, ĉar sia areo atingas ĉirkaŭ 759 km². Ĝi estas ekzemple pli granda ol Parizo aŭ ol la tuta departemento Territoire-de-Belfort (102 komunumoj).

La teritorio de Arles entenas tri atentindajn naturajn areojn :

Urbdomo kaj obelisko de la romia cirkuso.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Romiaj ruinoj[redakti | redakti fonton]

  • La forumo de Arles aperis ĉirkaŭ la jaro -30, post la fondo de la romia kolonio en -46.
  • La antikva teatrejo estis konstruita je la fino de la 1-a jarcento a.K.. Ĝi situas sur la akso de la Decumanus. Okaze de la unua serĉfosado en 1651, oni malkovris la faman statuon "Venuso de Arles" (hodiaŭ videbla en la Luvro)
  • La arenoj estas romia amfiteatro konstruita ĉirkaŭ la jaroj 80/90.
  • La cirkuso de Arles estas la plej vasta romia konstruaĵo de la urbo. Oni starigis ĝin ekde 149.
  • La termobanejo de Konstantino estis konstruitaj je la 4-a jarcento, sur la bordo de la Rodano.

Aliaj monumentoj[redakti | redakti fonton]

  • La fortikaĵoj
  • La urbdomo
  • La palaco Podestats
  • Ruinoj de romia ponto

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]