Territoire de Belfort
| Territoire de Belfort | |
|---|---|
| Administrado | |
| Lando | |
| Regiono | Franĉkonteo |
| Numero | 90 |
| Prefektejo | Belfort |
| Subprefektejoj | Belfort |
| Prezidanto de la ĝenerala konsilio |
Yves Ackermann |
| Statistikaĵoj | |
| Loĝantaro | 143 839 (2012) |
| Loĝdenso | 236 loĝ./km2 |
| Areo | 609,4 km2 |
| Subdividoj | |
| Arondismentoj | 1 |
| Kantonoj | 15 |
| Interkomunumoj | 6 |
| Komunumoj | 102 |
Territoire de Belfort (ankaŭ Territoire-de-Belfort [tɛʁitwaʁ də bɛlfɔʁ], “teritorio de Belfort”) estas unu el la kvar departementoj de la franca regiono Franĉkonteo. Ĝi etendiĝas sur 609,4 km2 kaj havas 143 839 loĝantojn[1]. Ĝi estas malgranda teritorio kreita el la sola parto de Alzaco, kiu restis franca post la Francia-Prusia Milito.
La departemento havas entute 102 komunumojn kaj ĝia prefektejo (ĉefurbo) estas Belfort.
Enhavo |
Historio [redakti]
Post la milito de 1870, Francio malvenkis kaj perdis la provincon Alzaco favore al Germanio, kiu aneksis Alzacon krom tiu parteto. La teritorio de Belfort fariĝis nova franca departemento en 1922.
Ekonomio [redakti]
Industrio okupas la plej grandan parton de la laborantaro (35,2 %) : mekaniko, elektromekaniko, aŭtofabrikado (Peugeot). Teknologiaj industrioj nun disvolviĝas (Alsthom, Bull).
Vidindaĵoj [redakti]
Kiel ĉefan vidindaĵon oni menciu la citadelon de Belfort. Multaj festivaloj donas viglan kulturan vivon al la ĉirkaŭaĵoj de Belfort (Internacia muzikfestivalo, rok-festivalo “Les Eurockéennes”, ktp.).
Notoj kaj fontoj [redakti]
- ↑ Insee. Chiffres clés : Département de Territoire de Belfort (90) (fr). Alirita la 8-an de majo 2013.