Hérault

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Hérault
Insigno de Hérault
Situo de Hérault
Administrado
Lando Flago-de-Francio.svg Francio
Regiono Langvedoko-Rusiljono
Numero 34
Prefektejo Montpellier
Subprefektejoj Béziers
Lodève
Prezidanto de la
ĝenerala konsilio
André Vézinhet
Statistikaĵoj
Loĝantaro 1 062 036 (2012)
Loĝdenso 174,1 loĝ./km2
Areo 6 101,0 km2
Subdividoj
Arondismentoj 3
Kantonoj 49
Interkomunumoj 32
Komunumoj 343
v  d  r
Information icon.svg

Hérault [eʁo] (aŭ okcitane Erau [eraŭ]) estas unu el la kvin departementoj de la sudfranca regiono Langvedoko-Rusiljono. Ĝia surfaco estas 6 101 km2, kaj ĝi havis 1 062 036 loĝantojn en 2012[1]. Ĝi havas 87 km da marbordo ĉe Mediteraneo kaj plurajn lagunojn laŭlonge de la marbordo. La geografia aspekto de Hérault konsistas el du tipoj da pejzaĝoj : la ebenaĵo de Langvedoko apud la maro, kaj la montoj de Cévennes en la norda kaj okcidenta parto. Ĉe la montaro troviĝas ankaŭ altebenaĵoj aridaj.

La ĉefurbo estas Montpellier, kiu estas ankaŭ ĉefurbo de la tuta regiono Langvedoko-Rusiljono. Ĝi estas samtempe malnova urbo riĉa je monumentoj, kaj moderna kaj dinamisma urbo (universitatoj, esplorlaboratorioj…). Alia granda urbo estas Béziers. La departemento enhavas 343 komunumojn.

En la larĝa ebenaĵo koncentriĝas la agrikulturo (vinoj, fruktoj), kaj kompreneble fiŝkaptado en la maro. Sète estas ankaŭ granda komerca haveno.

La marbordo allogas milionoj da turistoj danke al siaj longaj kaj fajnsablaj plaĝoj kaj plezurhavenoj (La Grande Motte, Palavas-les-Flots, Agde). En la interna parto de Hérault tamen ne mankas la allogaĵoj: natura parko de Alta Langvedoko, multnombraj mezepokaj vilaĝoj, monaĥejoj, kasteloj, grotoj, ban-urboj, grandiozaj naturaj pejzaĝoj de la montaro Cévennes.

Montpellier(France)1.JL.jpg
Gorges Herault.jpg


Notoj kaj fontoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]