Saltina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltina
rivero
Bazaj informoj
Longeco 14 km
Akvokolekta areo 78 km²
Fluo
- Alteco super marnivelo 2 470 m
Enfluejo Rodano en Brig-Glis
- Alteco 691 m
Geografio
Alfluantoj Taferna, Ganterbach
Rivero en Eŭropo
vdr

Saltina estas svisa rivero, maldekstra alfluanto de Rodano

Ĝi estas kunfluaĵo de riveroj Taferna, kiu fontas apud Sempionopasejo, en komunumo Simplon proksime de Italio (al alteco de 2000 m); kaj Ganterbach kiu fontas en Ried-Brig el la baraĵa lago Bortelsee proksime de la Itala landlimo al alteco de 2 470 m.

La valo de Ganterbach estas, de 1980 superpasita de ponto Ganterbrücke, longa de 678 m kaj alta de 174 m, plej longa ponto el Svislando

Taferna kaj Ganterbach kunflua apud vilaĝo Schallberg, komunumo de Ried-Brig.

Saltina alfluas Rodanon apud la urbo Brig-Glis.

Tiu rivero estigis gravan inundon de la urbo Brig-Glis la 24-an de septembro 1993. Du homoj mortis. La ĉefa kialo estis la ponto, kiu bremsis la elfluon de koto, elŝiritaj arboj kaj rokrompaĵoj. Nova ponto, konstruita en 1996, leviĝas aŭtomate kiam ŝvelas la akvo de Saltina.

Ekster ligo[redakti | redakti fonton]