Brig-Glis

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Brig-Glis
Blazono de Brig
Stockalper-Palaco en Brigo
Kantono Valezo
Distrikto Brigo
Koordinatoj  46°19′09″N 7°59′17″O  /  46.31917°N, 7.98806°O / 46.31917; 7.98806 (Brig-Glis)Koordinatoj: 46°19′09″N 7°59′17″O  /  46.31917°N, 7.98806°O / 46.31917; 7.98806 (Brig-Glis)
Nombro de enloĝantoj 12056
Areo 38,0 km²
Alteco 691 m super marnivelo
Poŝtkodo 3900
Komunumkodo 6002
Mapo de Brig-Glis

Enhavo

Pri la komunumo [redakti]

Brig-Glis estas la ĉefurbo de la distrikto Brigo en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 12056 loĝantojn por la 31-a de decembro 2006.

Geografio [redakti]

La komunumo situas en la supra valo de Rodano kaj konsistas el la malnova urbo kaj municipo Brigo kaj la municipo Glis.

Trafiko [redakti]

Brig estas signifa fervojnodo. En Brigo troviĝas interalie la Tunelo de Sempiono kaj la nova Baza tunelo de Lötschberg, per kiuj ligiĝas Berno kun Italio. Tra Brig ankaŭ pasas la Materhorno-Gotardo-Fervojo de Zermatt al Koiro kaj krome la sempiona trajnlinio laŭlonge de Rodano al Laŭzano. Tra Brig-Glis pasas la kantona ĉefvojo n-ro 9, al kiu parte paralelas la svisa aŭtovojo A9.

Historio [redakti]

Brigo estis fondita de keltoj (briga signifas en la kelta lingvo monteta [fortikaĵo]). En la mezepoko Brigo estis la sidejo de la regiona tribunalo. La nuna komunumo Brig-Glis estiĝis el la kunfandiĝo de la komunumoj Glis kaj Brigo la 1-an de januaro 1973.

Vidindaĵoj [redakti]

La historia malnova urbocentro de Brigo kun la Stockalper-Palaco estas absolute vizitindaj. Brig-Glis estas ankaŭ bona elirloko por aliri la turismajn lokojn en Valezo kiel ekzemple Zermatt.

Eksteraj Ligiloj [redakti]