Promenthouse

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Promenthouse
rivero
Bazaj informoj
Longeco 16 km
Fluo
Geografio
Landoj Svislando
Regionoj Vaŭdo
vdr

Promenthouse estas svisa rivero en Kantono Vaŭdo kiu alfluas al Lago Lemano apud urbo Prangins, en la vilaĝo "Promenthoux", de kiu venas ĝia nomo.

Ĝi estas kunfluaĵo de riveroj Colline, kiu fontas sur komunumo Trélex; kaj Ruisseau de Cordex kies fonto estas en komunumo Genolier. Ambaŭ kunfluas sur komunumo Coinsins.

Ĝia alfluanto, pli granda ol ĝi mem estas rivero Serine, kies fonto estas en komunumo Marchissy, kaj kiu trairas urbon Gland antaŭ alflui al Promenthouse en Prangin. La riversistemo "Promenthouse - Serine" estas longa je 16 km.