Morges (rivero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Morges (rivero)
rivero
Bazaj informoj
Longeco 14,86 km
Fluo
Geografio
Landoj Svislando
Regionoj Vaŭdo
vdr

Morges estas svisa rivero en Kantono Vaŭdo, kiu, apud samnoma urbo Morges, alfluas al Lago Lemano

Ĝi fontas apud urbo Apples, trafluas la urbojn Sévery, Cottens, Colombier, Clarmont, Vaux-sur-Morges, Vufflens-le-Château, Chigny, kaj Morges.

Ĝia ĉefa alfluanto estas rivero Combagnou, kiu estas pli granda ol ĝi.

En 1897, oni trovis en rivero Morges mueldenton de hipopotamo (Hippopotamus pentlandi), kiu vivis en la Plejstoceno, ĉirkaŭ 1,8 milionoj da jaroj antaŭ hodiaŭ.