Guiers

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Guiers
Guiers
Reelfluejo de la Guiers Viva, Rondvalo de Saint-Même
Bazaj informoj
Situo Francio
Longeco 50 km km
Akvokolekta areo 575 km2
Meznombra trafluo 16 m3⋅s-1
Fluo
Fonto Guiers Viva: Saint-Pierre-d'Entremont,
Guiers Morta: Saint-Pierre-de-Chartreuse
· Alteco 1 500 m m super marnivelo
Enfluejo Rodano
· Alteco 208 m m super marnivelo
Altecodiferenco 1 292 m m
Geografio
Urboj survojaj Saint-Laurent-du-Pont,
Pont-de-Beauvoisin
Dekstraj alfluantoj Guiers Viva
Malekstraj alfluantoj Guiers Morta
v  d  r
Information icon.svg
Rivero Guiers en la duobla urbo Pont-de-Beauvoisin.

Guiers estas franca rivero, maldekstra alfluanto de Rodano, kiu rezultas de la kunfluo de du riveroj nomataj la Guiers Viva (le Guiers Vif) kaj la Guiers Morta (le Guiers Mort).

Enhavo

la Guiers Viva [redakti]

Ĝi fontas en la Chartreuse-masivo, en la Rondvalo de Saint-Même sur la komunumo de Saint-Pierre-d'Entremont. Tie ĝi markas la limon inter la departementoj Isère kaj Savoie. Ĝi fluas okcidenten, sude de Corbel, en la tiel nomata La Kanjono de la Guiers Viva. Ĝi disigas Saint-Christophe-sur-Guiers (Isère) el Saint-Christophe en Savoie, kaj Les Échelles (Savoie) el Entre-Deux-Guiers (Isère), tie, kie ĝi kunfluas kun la Guiers Morta.

La Guiers Morta [redakti]

Ĝi fontas el pluraj rojoj, (kies iuj fontas je pli ol 1 500 m de alteco) kiuj kunfluas en Saint-Pierre-de-Chartreuse, kaj fluas nord-okcidenten tra la Arbaro de Selet, kie ĝi kavigas La Kanjonon de la Guiers Morta, ĝi fluas tra Saint-Laurent-du-Pont, kie ĝia fluo turnas norden por retrovi la Guiers Vivan inter Entre-Deux-Guiers kaj Miribel-les-Echelles.

Rivero Guiers [redakti]

Post la kunfluo, rivero Giers, ĉiam farante limon inter Savoie kaj Isère, fluas norden inter Miribel-les-Echelles kaj Les Echelles.

Inter Saint-Béron kaj Saint-Franc, ĝi fluas en la tiel nomata Kanjono de Chailles (prononcu [ŝaj]).

Ĝi poste preterfluas Voissant, Saint-Albin-de-Vaulserre, Domessin, Pont-de-Beauvoisin, Romagnieu, Belmont-Tramonet, kaj fine alfluas Rodanon ĉe ĝia maldekstra bordo, inter Saint-Genix-sur-Guiers kaj Aoste.

Trafluo [redakti]

La averaĝa trafluo estas 16 m3/s, ĝi povas fali al 2,46 m³/s en seka periodo, kaj atingi maksimumon de 123 m³/s.

Eksteraj ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo   france La komunumoj ĉe la bordo de Guiers