Martigny

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Martigny
Blazono de Martigny
Vido al Martigny
Kantono Valezo
Distrikto Martigny
Koordinatoj  46°06′00″N 07°04′22″O  /  46.1°N, 7.07278°O / 46.1; 7.07278 (Martigny)Koordinatoj: 46°06′00″N 07°04′22″O  /  46.1°N, 7.07278°O / 46.1; 7.07278 (Martigny)
Nombro de enloĝantoj 15 035 (2007)
Areo 24,94 km²
Alteco 471 m super marnivelo
Poŝtkodo 1920
Komunumkodo 6131
Mapo de Martigny

Martigny estas svisa komunumo en la kantono Valezo, ĉirkaŭ 42 km sude de Montreux, en la tiel nomata "Rodana Kubuto", apud la kunfluejo de Rodano kun maldekstra alfluanto: Dranse de Valezo.

Martigny estas la kvara plej granda urbo el la kantono, Sion, Monthey kaj Sierre.

La najbaraj komunumoj estas okcidente: Martigny-Combe kaj Salvan; norde: Vernayaz kaj Dorénaz, oriente: Fully kaj Charrat; sude: Vollège kaj Bovernier

Monumentoj [redakti]

kastelo de la Bâtiaz
Ĝi estis konstruata komence de la 2-a jarcento, sendube sub la reĝo de imperiestro Trajano en la urbo, kiu tiam nomoĝis Forum Claudii Vallensium. Ĝiaj grandoj estas 75,5 m x 63,7 m kaj tiuj de la areno estas 46 m x 35 m.
En 1993 estis malkovrita Domus (romia domo) de 600 m² kum peristilo, hejtita banĉambro, kuirejo, legomĝardeno kaj fruktoĝardeno.
La Mithraeum, sanktejo de Mitraismo ankaŭ malkovrita en 1993, estis konstruita je la 3-a jarcento. Ĝiaj grandoj estas 23,36 m X 8, 95 m.
  • La kastelo de la Bâtiaz
Konstruata en la 13-a jarcento, ĝi permesis kontroli la vojon de la Montpasejo Granda Sankta Bernardo. Ĝi estis brulata en 1518. Ĝiaj ruinoj estis reparitaj en 1980 kaj estas vizitebla (krom vintre). Oni povas tie vidi ses tipojn de ĵetmaŝinoj kaj vidi ilin funkcii.
  • La kovrita ponto de la Bâtiaz
Lasta legna kovrita ponto veturirebla en la kantono Valezo)

Muzeoj [redakti]

Eksteraj ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo   Oficiala retpaĝo de Martigny
Ekstera ligilo   Turistaj informoj
Ekstera ligilo   La kastelo de Hauteville
Ekstera ligilo   Saint-Légier-La Chiésaz en la trilingva Svisa Historia Vortaro