Caen
| Caen | |||
|---|---|---|---|
|
|
|||
| Administrado | |||
| Statuso | Urbo | ||
| Lando | Francio | ||
| Regiono | Malsupra Normandio (ĉefurbo) |
||
| Departemento | Calvados (prefektejo) | ||
| Arondismento | Caen (ĉefurbo) | ||
| Kantono | Ĉefurbo de 9 kantonoj | ||
| Urbestro | S-ino Philippe Duron 2008-2014 |
||
| Poŝtkodo | 14000 / 14300 | ||
| Kodo laŭ INSEE | 14118 | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 113987 (1999) | ||
| Loĝdenso | 4 435 loĝ./km2 | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 49° 11′ N, 0° 22′ W49.182222222222-0.37055555555557Koordinatoj: 49° 11′ N, 0° 22′ W | ||
| Alto | De 2 al 73 m | ||
| Areo | 25,70 km² | ||
| Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||
|
|||
Caen [kã], en esperanto Kaeno[1], estas grava nordokcidenta franca urbo. Ĝi estas la ĉefurbo de la regiono Malsupra Normandio kaj la prefektejo de la departemento Calvados.
La urbo havas proksimume 114.000 loĝantojn, kiuj nomiĝas Caennais [kane]. Tra Caen fluas la riverego Orne.
Enhavo |
Historio [redakti]
(farenda)
Kulturo [redakti]
Caen enhavas multajn gravajn historiajn monumentojn. La plej gravaj estis konstruitaj sub la regno de Vilhelmo la Konkerinto dum la 11-a jarcento (du abatejoj kaj la kastelo). Estas ankaŭ dekoj da preĝejoj. Ĝia Memorejo por la paco allogas multe da vizitantoj.
La ĉefaj historiaj monumentoj estas :
- la Abatejo por la Viroj, kaj ĝia preĝejo Saint-Etienne (nuntempe tiu abatejo estas la urbodomo de Caen)
- la Abatejo por la Inoj, kaj ĝia preĝejo de la Trinité (nuntempe tiu abatejo estas la konsilio de Malsupra Normandio)
- la kastelo de Vilhelmo la Konkerinto
- la Memorejo por la paco
- la universitato, fondita en 1432 de Henriko la 6-a, tiama reĝo de Anglio.
- la Maison des Quatrans, tradicia domo el la 14-a jarcento.
La regiono de Caen havas tradiciajn gastronomiaĵojn : tripoj, teurgoule (deserto kun lakto, rizo kaj cinamo), brasillé (speco da sukera pano), ktp.
Oni povas ankaŭ vidi kurojn de ĉevaloj.
Trafiko [redakti]
La reto de komunaj transportiloj enhavas du liniojn da kun-pneŭmatikaj tramvojoj, kaj plurajn liniojn de aŭtobusoj.
Tramoj [redakti]
Linio A: "Ifs Jean Vilar" (sud-okcidente) - "Caen Campus 2" (nord-norde)
Linio B: "Caen Grâce de Dieu" (sud-sude) - "Hérouville Saint-Clair" (nord-oriente)
Komuna trunko troviĝas inter "Poincaré" (sude) kaj "Copernic" (norde) kie tramoj de ambaŭ linioj A kaj B veturas sur samaj vojoj kaj havas samajn haltejojn.
Tramoj de Caen estas fabrikitaj de Kanada firmao Bombardier, en ties nord-Francia fabrikejo. Ili veturas sur pneŭoj kaj uzas unusolan centran relon kiel gvidlinion sur kiu ruliĝas aldonaj metalaj gvidradetoj. Ili kaptas elektron dank'al triangula pantografo kaj ankaŭ disponas dizelmotoron por veturi memstare, kelkfoje irante sur normala ŝoseo kiam okazas trafika perturbo.
Tramoj de Caen estas el la sama tipo kiel tiuj de Nancy, kvankam kun malsamaj karakterizaĵoj.
Lernado [redakti]
En la universitato de Caen studas ĉirkaŭ 25 000 studantoj. La universitato estas unu el la plej malnovaj en Francio, ĉar fondis ĝin la reĝo de Anglio Henriko la 6-a, en la jaro 1432.
Scienca esplorado [redakti]
En Caen estas pluraj centroj por sciencaj esploradoj :
- GANIL (Granda Nacia Akcelilo por Pezaj Jonoj)
- CYCERON (Centro por cerbaj bildoj kaj de esplorado pri neŭroscienco)
Esperanto-movado [redakti]
Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.
Vidu ankaŭ [redakti]
Eksteraj ligiloj [redakti]
- Oficia retejo de la urbo (france)
- Kastelo de Vilhelmo la Konkerinto (france)
- Urbaj busoj kaj tramoj "Twisto"
- Busoj "Bus verts"