Lago de Ohrid
| Охридско Езеро (Oĥridsko Ezero) Liqeni mi Ohrit |
|
|---|---|
| Koordinatoj | 41°05′N 20°45′O / 41.083°N, 20.75°OKoordinatoj: 41°05′N 20°45′O / 41.083°N, 20.75°O |
| Ĉefaj elfluoj | Rivero Nigra Drin |
| Areo de la baseno | 2600 km² |
| Landoj de la baseno | Albanio, Respubliko de Makedonio |
| Maksimuma longo | 30,4 km |
| Maksimuma larĝo | 14,8 km |
| Surfaca areo | 358 km² |
| Averaĝa profundo | 155 m |
| Maksimuma profundo | 288 m |
| Akva volumeno | 55,4 km³ |
| Borda longo1 | 87.53 km Respubliko de Makedonio: 56.02 km; Albanio: 31.51 km |
| Surfaca alto | 693 m |
| Insuloj | neniu |
| Setlejoj | Ohrid, Struga (Respubliko de Makedonio); Pogradec (Albanio) |
| 1 Borda longo estas malpreciza mezuro. | |
La lago de Ohrid (makedone: Охридско Езеро, Oĥridsko Ezero; albane: Liqeni mi Ohrit) estas lago en la montriĉa limo inter la sudokcidenta regiono de Respubliko de Makedonio kaj orienta Albanio. Ĝi estas la plej profunda kaj plej malnova lago en la Balkana duoninsulo, kaj ĝi enhavas unikan ekologian sistemon de tutmonda graveco kun pli ol 200 endemismaj specioj. La graveco de la lago estis plu emfazita kiam ĝi estis deklarita kiel Monda Naturheredaĵo de Unesko en 1980. Tamen, homa agado sur la lagaj bordoj kaj en ĝia baseno rezultas en damaĝo de la ekologia sistemo.
Geografio [redakti]
Ohrid estas la plej profunda lago de la Balkana duoninsulo kun maksimuma profundaĵo de 288 metroj kaj avaraĝa profundaĵo de 155 m. Ĝi kovras areon de 358 km². Laŭ takso ĝi enhavs 55,4 km³ da akvo. La lago estas 30,4 kilometrojn longa kaj 14,8 kilmetrojn larĝa je ĝia maksimuma amplekso. La bordo estas 87,53 kilometrojn longa; 56,02 kilometroj estas en Makedonio, 31,51 kilometroj en Albanio.