Pordo

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Pordo

Pordo estas strukturo en muro kiu ebligas eniron kaj eliron. Ĝi estas trovebla en domoj, konstruaĵoj, veturiloj, kaĝoj, ŝrankoj, ktp. Oni fermas kaj malfermas pordon per anso. Pordoj ĝenerale estas ŝloseblaj per seruro.

Ĝi povas esti simpla tuko (teksaĵo) ekz. ĉe nomadoj, ĉe la lokligitaj popoloj aperis la fermebla ligna pordo (ĝenerale en la urboj). En la moderna epoko la pordoj jam estas produktitaj el plasto, fero, aluminio ktp. kiel portanta strukturo.

Tipoj laŭ funkcio:

  • klappordo - horizontala pordo sur planko aŭ plafono
  • sving-pordo - risorta pordo, kiun oni povas malfermi de ambaŭ flankoj kaj kiu mem refermiĝas sed ne ŝlosiĝas
  • ŝovpordo - pordo kies plataĵo ŝoviĝas sur reloj, paralele al la muroj
  • turnpordo - plur-ala (3-4) pordo, tra kiu oni trafikas turnante ĝin. Ĝin patentigis la 7-an de aŭgusto 1888 Theophilus Van Kannel, en Usono.

[redakti] vidu ankaŭ

Fera Pordo


Arkitekturo
Ĉi tiu artikolo pri "Pordo" ankoraŭ estas ĝermo pri arkitektura temo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono redaktu.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.