Ŝranko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Tiu ĉi artikolo estas pri la mebla ŝranko. Ankaŭ ekzistas artikolo pri la slanga ŝranko.


Schrank2.jpg
Enkonstruita ŝranko

Ŝranko estas meblo en formo de alta kesto, fermebla per unu aŭ pluraj pordetoj, provizita je bretoj aŭ hokoj por konservi vestojn, tolaĵojn, manĝaĵojn, teleraron aŭ alispecajn objektojn.

Speciala tipo estas la enkonstruita ŝranko kiu ne estas movebla. Se ĝi estas sufiĉe granda por iri en ĝi ĝi nomiĝas "enirŝranko".

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La vorto origine venas el la germana lingvo (Schrank).