Reșița

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Reșița

Reșița, malfone la material-telfero
Reșița, malfone la material-telfero

Blazono
Administrado
Lando Rumanio
Distrikto distrikto Caraș-Severin
Urbestro Mihai Stepanescu
Poŝtkodo 320...
Aŭtokodo CS
Telefona antaŭkodo +40-0255
Retpaĝaro www.primaria-resita.ro
Demografio
Loĝantaro 84.678 (2007)
Geografio
Koordinatoj
45°18′N 21°53′O  /  45.3°N, 21.883°O / 45.3; 21.883 (Reșița)
Alto 208 m
Areo 198,34 km²
Reșița (Rumanio)
DMS
Reșița
Reșița
v  d  r
Information icon.svg

Reșița (reŝica) (hungare: Resicabánya reŝicabanja, germane: Reschitz, ĉeĥe Rešice) estas urbo en Rumanio sudoriente de Timișoara. Ĝi estas la ĉefurbo de la distrikto Caraș-Severin kaj situas en la valo de la rivero Bârzava. Administre apartenas al ĝi Câlnic, Cuptoare+Secu, Doman, Moniom, Țerova.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

En 2007 Reșița havis 84.678 loĝantojn. En 1910 ĝi havis 17.384 loĝantojn (germanoj, rumanoj, hungaroj); en 1992 92.516 (rumanoj, germanoj, 4 % da hungaroj).

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝia unua mencio skriba estas en 1569. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario, (Krassó-Szörény). Ĝi formiĝis fare de unuiĝo de Reșița Montană kaj Reșița Română en 1911.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Industria strukturo[redakti | redakti fonton]

Reșița estas grava industriurbo. En 1771 laŭ ordono de Maria Tereza de Aŭstrio ekestis la unuaj instalaĵoj pri metal-prilaborado.

En la 19-a jarcento ekestis fabriko de lokomotivoj, sub la nomo StEG (Staats-Eisenbahn-Gesellschaft) kaj poste UDR (Uzinele și Domeniile Reșița). Ĝi produktis lokomotivojn de 1872 ĝis 1930. Ankoraŭ ĝis 1960 vaporaj lokomotivoj estis produktataj en Reșița. La unua de 1872 estas ankoraŭ videbla en fervoja muzeo tiea.

Firmao C.S.R. (Combinatul Siderurgic Reșița), nun SC TMK Reșița SA, produktas ŝtalon. La ŝtalo, el kiu konsistas la Ejfelturo, grandparte estis produktita en Reșița.

En 1945 komenciĝis la produktado de aŭtomobilo nomata Malaxa, sed ĉar la produktad-maŝinoj estis forprenitaj al Sovetunio, necesis ĉesigi la produktadon.

En 1963 oni konstruis material-telferon, kiu transportis karbon el minejo al la ŝtalproduktejo aliflanke de la valo. La telfero estas ĉ. 500 metrojn longa kaj portata de ses pilieroj. Ĝi funkciis ĝis 1992 kaj estas konsiderata rekonilo de la urbo.

La urbodomo de Reșița
Tramo en Reșița

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La urbo posedas du fervojajn staciojn (Reșița Sud kaj Reșița Nord). La trajnoj trafikas al Caransebeș, parte ĝis Timișoara. La plej proksima flughaveno estas same en Caransebeș, sed tiu de Timișoara estas multe pli signifa.

De 1988 ĝis 2012 ekzistis dutraka normalŝpura trama linio. Krome funkcias pluraj enurbaj aŭtobusaj linioj.

Renomaj personoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]