Bistrița

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Situo en Rumanio (Rumanio)
DMS
Situo en Rumanio
Situo en Rumanio

Bistrița (bistrica) (hungare: Beszterce [besterce], germane: Bistritz [bistric]) estas urbo en Rumanio en la nordorienta parto de la Baseno de Transilvanio ĉe la okcidenta piedo de Căliman-montaro laŭ la rivero Bistrița oriente de Dej. Ĝi estas la ĉefurbo de la distrikto Bistrița-Năsăud. Administre apartenas al ĝi Unirea (Bistriţa), Viişoara (Bistriţa), Slătiniţa, Sărata (Bistriţa), Ghinda kaj Sigmir.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

En 1910 ĝi havis 13 236 loĝantojn (germanoj, rumanoj, hungaroj); en 1956 20 292; en 1992 82 366 (rumanoj, 8 % hungaroj).

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝiaj unuaj mencioj skribaj estis en 1243, 1250. Ĝi estis fondita de saksoj enkoloniiĝintaj en la dua duono de la 12-a jarcento kaj la unua duono de la 13-a jarcento. Post 1526 la urbo fariĝis la posedaĵo de Petru Rareş, sed la saksoj kontraŭstaris kaj li ne povis okupi ĝin. La triono de ĝia loĝantaro pereis dum la pesto en la jaroj 1554-1556. En 1602 post 22-taga sieĝo fare de generalo Basta la urbo kapitulacis. La pesto post 1602 ripetiĝis kaj la novaj loĝantoj, same saksoj, venis tien el najbaraj vilaĝoj. En la jaroj 1671 kaj 1672 instaliĝis tie armenoj, sed en 1712 la saksoj elpelis ilin. La armenoj elpelitaj alvenis al Szamosújvár. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 apartenis al Hungario, (Beszterce-Naszód).

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
Bistriţa.jpg

Renomaj personoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Ernst Wagner: Geschichte der Stadt Bistritz in Siebenbürgen (Historio de urbo Bistrița de Transilvanio). 1988, (kun 85 komplementaĵoj) (germane).
  • Gheorghe Mandrescu: Architectura în stilul renașterii în Bistrița (Arkitekturaĵoj en stilo de renesanco en Bistrița). Cluj-Napoca, 1999; (rumane).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]