Diskuto:Bistrița

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi demandas min ĉu iam ajn povas esti ebleco bluigi ĉiujn ruĝajn ligilojn en la listo de konataj urbanoj. Ekzemple Christian Pomarius en la 16-a jarcento certe havis interesan biografion, sed mi havis grandan problemon trovi lian tekston en iu ajn alilingva branĉo de vikipedio. Fine mi trovis ĝin, ne en la germana, ne en la rumana, ne en iu granda vikipedio, sed sole kaj ekskluzive en la hungara... Do tekston pri li devos verki denaskaj hungaroj kun bona kono de Esperanto, aŭ iu kiu tre certas ke la fremdlingvaj konoj pri la hungara sufiĉos: ĉu tio iam ajn okazos, konsiderante kiom da aliaj ruĝaj ligiloj estas kreataj?? Bone, multaj tiaj ruĝaj ligiloj deponiĝis al artikoloj jam antaŭ dek, dek du, dek kvin jaroj, kaj nenio okazas - Giorno2 metis la ruĝan ligilon Christian Pomarius nur en junio 2023, do estas espero atendi jaron, kaj ankaŭ estas espero de Giorno2 eble mem volos fari artikolon, kiam li bluigis iujn aliajn el la multegaj ruĝaj ligiloj... ThomasPusch (diskuto) 23:02, 19 feb. 2024 (UTC)[Respondi]