Reĥovot

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
la urba librejo

Reĥovot (hebree רחובות, arabe رحوفوت) estas urbo de Israelo. Ĝi situas proksimume 20 kilometrojn sude de Tel-Avivo (geografiaj koordinatoj 31° 53' 42" norde, 34° 48' 30" oriente) kaj dum la jaro 2005 havis 101.800 enloĝantojn. La urbo fondiĝis dum la jaro 1890 kiel agrikultura kooperativo de la tipo moŝavao, kaj estas inter la plej aĝaj cionismaj loĝlokoj de la modernaj juda ŝtato. Inter la fondintoj estis precipe polaj judoj.

En la urbo troviĝas la Instituto Weizmann por Sciencoj kaj la agronomia fakultato de la Hebrea Universitato de Jerusalemo.

Partneraj urboj [redakti]

Eksteraj ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo    oficialaj paĝoj de la urbo Reĥovot