Agronomio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Agronomio (greke agronomos) estas aro de ekzaktaj, naturaj, ekonomiaj kaj sociaj sciencoj, kiujn bezonas la apliko kaj la kompreno de la agrokulturo.

Agrokulturo kaj agronomio[redakti | redakti fonton]

Tiuj du vortoj temas pri du diferencaj konceptoj.

Agronomio estas scienco dum agrokulturo estas tekniko. Ĝi inkludas la rezultojn de agronomiaj esploroj.

Agronomio : loka scienco[redakti | redakti fonton]

Esplorado pri agronomio, pli ol iu ajn esplorado, karakteriĝas per lokaj diferencoj. La grundo kaj la klimato influas ege per iliaj ecoj la eblecon de kultivo.

Evoluo de agronomio[redakti | redakti fonton]

Agronomio estas scienco kiu multe evoluis. La pliproduktado de agrokulturo (depost la 1960-aj jaroj ĝis la 1990-aj jaroj en okcidenta Eŭropo) estas la rezulto de plibonigo pri vegetaĵaj kaj animalaj produktadoj pro vario-elektoj kaj plibonigo de teknikoj, kaj pri grasigaĵo kaj vegetaĵ-farmaciaĵoj.

Dume, degradadoj de medio, rilate al produktemisma agrokulturo, industria elvolvaĵo kaj grandega kresko de monda loĝantaro aperigis multajn aferojn kaj kondukis evoluigon kaj aperon de novaj fakoj en la agronomia scienco: malpoluado, zorgo de ruboj, kampanja instalado, ekologia agrikulturo, ....

La koncepto de daŭripovo aperiĝis por alporti solvojn pri degradadoj de naturmediaj rimedoj (poluado kaj manko de akvo, poluado de aero, malpliigo de frukteco kaj erodo de grundo, ...) okazigitaj de unu tipo de intensa agrikulturo. Tiu koncepto havas kiel principon la elvolvaĵo de agrikulturo pliiganta la donecon de kulturoj kaj animalaj produktoj respektante naturan ekvilibron. La agrikulturo ekestas do ekosistemo kultivita kies homo partoprenas kaj kiu devas teni ekvilibre.

Fine, apero kaj evoluigo de novaj teknologioj, bioteknologioj kaj komputiko malfermis novajn fakojn. La agronomiaj sciencoj povis profiti novajn teknikajn rimedojn provizitaj de industrioj.

La kunigo de agronomio kaj komputiko permesis novajn manieroj de laboro, interalie en kresko de agrikulturaj firmaoj (agrikulturaj aparatoj, ktp).

Agrokulturaj krizoj[redakti | redakti fonton]

La agronomiaj sciencoj celas nune nutri homaron, kun pli sekureco, celas ankaŭ bonan administradon de naturmediaj rimedoj kaj respekto de medio. La funkcioj ekonomiaj, mediaj kaj socialaj de agrikulturo estas nun la centro de vasta debato pri estonteco (ĉu en la riĉaj parto de la mondo?) Lastaj krizoj (bovofreneziĝo, genetike modifita organismo, dioksino en kokoj, ktp) ja vidigis la malsimplecon kaj gravecon de tiu debato. Kelkaj uloj estimas nemalhaveblan la ĝisdatigon de kono de evoluado de agrikulturo rilate al evoluado de socialaj petoj. Malgraŭ agronomio estas origine loka scienco, nun grave ĝi devas temi pri produktaj sistemoj en la tuta mondo. Efektive, je la momento de tutmondiĝo de komercaĵoj, la komprenado de tiuj sistemoj (celoj kaj kialoj) ŝaĵnas estis nekvitigita.

Diversaj fakoj de agronomio[redakti | redakti fonton]

Agronomio estas scienco kuniganta plurajn fakojn:

Lernado pri agronomio[redakti | redakti fonton]

En Francio[redakti | redakti fonton]

En Francio, la agronomio estas instruita en pluraj lernejoj kiuj instruas agronomiaj inĝenieroj:

Ekde kelkaj jaroj, Licences Professionnelles ekzistas kune kun altlernejoj.

En Kebekio[redakti | redakti fonton]

En Kebekio, la diplomo Bachelor pri agonomio estas donita en la universitato McGill en Montrealo angle, kaj en la universitato Laval en Kebeko france. La universitato McGill donas ankaŭ 3-jaran diplomon sed tiu formacio estus nesufiĉa.

En franclingva Belgio[redakti | redakti fonton]

En franclingva Belgio, la inĝenieroj pri agronomio povas lerni en tri universitatoj:

Tiuj ĉi tri eduko-institutoj atribuas diplomon post 5-jara sukcesa studado. Kelkaj inĝenierlernejoj (interalie en Ath, Ciney, Lieĝo...) donas ankaŭ diplomojn pri agronomio post 3-jara aŭ 4-jara lernado, kies diplomuloj nomiĝas agronomoj sed ne inĝenieroj pri agronomio.

Firmaoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]