Bibliotekscienco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Bibliotekscienco estas la studo de demandoj rilataj al bibliotekoj. Ĝi inkluzivas akademiajn esplorojn (plejparte opiniosondojn) pri la uzado de bibliotekaj rimedoj kaj pri la interagado inter homoj kaj bibliotekaj sistemoj. Ĉi tiuj esploroj ĝenerale traktas difinitajn bibliotekojn dum difinitaj tempoj. La organizo de la scio por efika reakiro de rilataj informoj estas la ĉefa celo de biblioteksciencaj esploroj. Bazaj temoj en bibliotekscienco estas la akiro, klasigo kaj konservado de bibliotekaj materialoj. Lastatempe oni rigardas inform-arkitekturon kiel pligraviĝantan branĉon de la bibliotekscienco.

Oni ne konfuzu biblioteksciencon kun informteorio, la matematika esploro de la koncepto de informo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]