Fizika geografio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ver-kolora bildo de la teraj supraĵo kaj atmosfero. NASA Goddard Space Flight Center bildo.

Fizika Geografio estas scienco, parto de geografio, esploranta naturan ingrediencon de ĉirkaŭtera medio kaj ĝiajn strukturajn partojn de naturteritorioj de ĉiuj rangoj. Ĉefaj branĉoj de Fizika Geografio estas Scienco pri Teroj kaj Scienco pri Pejzagoj. En ĝin oni ofte inkludas ankaŭ Paleogeografion kaj intersciencajn kampojn: Geomorfologio, Klimatologio, Hidrologio de la tero, Oceanologio, Glaciologio, Geografio de Grundoj, Biogeografio. La ĉefaj taskoj de Fizika Geografio estas kompleksa esploro de apartaj naturregionoj kaj naturprocesoj, pristudo de la problemoj de efiko de homo al naturmedio.

  • Scienco pri Pejzaĝoj (ie nomata kiel Geoekologio) pristudas komplikajn naturajn geosistemojn diversrangajn;
  • Paleogeografio studas geografion de prahistoria epoko;
  • Geomorfologio studas reliefon de solida tero, oceana kaj mara fundoj;
  • Klimatscienco priskribas, eksplokas kaj klasifikas klimatojn kaj ilian efikon sur la homa korpo;
  • Hidrologio de la tero pristudas naturajn akvojn sur la tero, fenomenojn kaj procesojn okazantan en ili.
  • Oceanologio pristudas fizikajn, kemiajn, geologiajn kaj biologiajn procesojn en monda oceano;
  • Glaciologio pristudas glaĉerojn, glaĉerojn kaj glacikampojn;
  • Biogeografio pristudas disvastigon kaj dislokigon de vivaj estaĵoj tra la tuta tero, havas du branĉojn: Fitogeografio (plantoj) kaj Zoogeografio (bestoj).
  • Geografio de Grundojpedologio pristudas la specojn de grundoj, ĝian kemian konsiston kaj geografian distribuon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]