Mediscienco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mediscienco estas interfaka stud- kaj esplordirekto, kiu okupiĝas speciale pri la medio de la homo kaj la sekvoj de homaj agoj por aŭ kontraŭ la medio. Surbaze de la tradiciaj fakoj kiel biologio, kemio kaj fiziko, kiuj decide kunagis je la ekesto de tiu interfako, la mediscienco estas parto de la natursciencoj.

Subkampoj[redakti | redakti fonton]

Depende de la emfazo ekzistas multnombro da natursciencaj kaj homsciencaj disciplinoj, kiuj partoprenas en la mediscienco. La jena listo pro tio ne estas kompleta, sed nomas nur la plej gravajn fakterenojn:

Krom tiuj fakterenoj, kiuj kaj aktive kaj pasive kunagas, ekzistas ankaŭ vico da helpsciencoj, kiuj, kiel en ĉiuj fakdirektoj, kunagas apoge, sed en kiuj la mediscienco ne mem esploras. Al tiuj apartenas statistiko (matematiko), socia scienco, psikologio kaj informadiko. Precipe la fako informadiko havas gravan pozicion, ĉar sen ĝia helpo ne eblus registri kompleksajn sistemojn.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Brandt, E.: Rechtswissenschaften. Mit 13 Tabellen. Berlin: Springer (Studium der Umweltwissenschaften), 2001
  • de Hahn, G.; Donning, I.; Schulte, B.: Der Umweltstudienführer, Stuttgart: Ulmer, 1999
  • Härdtle, W.: Naturwissenschaften. Mit 20 Tabellen. Berlin: Springer (Studium der Umweltwissenschaften), 1999
  • Müller-Rommel, F.; Meyer, H. (2001): Sozialwissenschaften. Mit 14 Tabellen. Berlin: Springer (Studium der Umweltwissenschaften), 2001
  • Schaltegger, S. (Hrsg.): Studium der Umweltwissenschaften. Wirtschaftswissenschaften, en: Brandt, E. (eldonanto de la serio): Schriftenreihe „Umweltwissenschaften“. Berlin: Springer, 2000