Hebrea Universitato de Jerusalemo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hebrea Universitato de Jerusalemo
האוניברסיטה העברית בירושלים
universitato • geografia lokigo
Informoj
fondodato 1918
Situo
Geografia situo 31° 46′ 33″ N, 35° 12′ 0″ O (mapo)31.77583333333335.2Koordinatoj: 31° 46′ 33″ N, 35° 12′ 0″ O (mapo)
lando Israelo
urbo Jerusalemo
Nombroj
nombro de studentoj ĉ 20 000
adreso Mt. Scopus, Jerusalem 91905
retejo [https://international.huji.ac.il/chinese Oficiala retejo Oficiala retejo]
Listoj
membro de
arXiv
• ORCID vd
filioj
• Lady Davis Fellowship Trust, Hebrew University of Jerusalem
• Rosenzweig Minerva Research Center for German-Jewish Literature and Cultural History, Hebrew University of Jerusalem
• Fritz Haber Center for Molecular Dynamics
• Yissum Research Development Company of the Hebrew University vd
Hebrea Universitato de Jerusalemo (Israelo)
Hebrea Universitato de Jerusalemo (Israelo)
DEC
Hebrea Universitato de Jerusalemo
Hebrea Universitato de Jerusalemo
Map
Hebrea Universitato de Jerusalemo
vdr
Establita de la Hebrea Universitato kaj tendencita de la angulŝtono - 1918
Universitata hospitalo en Monto Skopo - 1934
La kampuso ĉe monto Skopus

La Hebrea Universitato de Jerusalemo (hebree האוניברסיטה העברית בירושלים, ha'universita ha'ivrit biruŝalajim; arabe جامعة العبرية في القدس) estas la plej signifa altlernejo de la ŝtato Israelo kaj havas tutmondan renomon.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la jaro 1918 la universitato formale fondiĝis. La ideo, fondi judan universitaton en la urbo Jerusalemo, jam ekestis en la unua Cionisma Monda Kongreso en Bazelo kaj reklamiĝis dum la jaro 1902 en informiloj de Chaim Weizmann, Martin Buber kaj Berthold Fejvel . Ankaŭ la germandevena juda fizikisto Albert Einstein estis inter la subtenantoj de tia universitato. Li heredis siajn verkojn kaj posedaĵojn al la universitato. La terenon por la estonta universitato ĉe la monto Skopus de Jerusalemo aĉetis rusaj cionistoj. La universitato inaŭguriĝis la 1-an de aprilo 1925 kun la tri fakultatoj mikrobiologio, kemio kaj judismo.

Dum la 30-aj jaroj de la 20-a jarcento la universitato akceptis multajn judajn sciencistojn el Germanio kaj la resto de Mezeŭropo, kiuj devis fuĝi de la hitlera reĝimo. Dum la "milito pri sendependeco" de la jaroj 1948 kaj 1949 la monto Skopus izoliĝis de la resto de la juda parto de Jerusalemo kaj la universitataj prelegoj devis okazi en provizoraj ejoj. Tiucele kreiĝis la kampusoj Givat Ram kaj Ein Kerem en la okcidento de Jerusalemo. Nur dum la jaro 1967, post kiam la israela armeo dum la Ses-taga Milito okupis la tutan teritorion de Jerusalemo, la universitata kampuso sur la monto Skopus remalfermiĝis, ampleksiĝis kaj hodiaŭ estas la centro de la universitato. Al la universitato ankaŭ apartenas la agronomia fakultato en Reĥovot.

Fakultatoj[redakti | redakti fonton]

La Hebrea Universitato kovras preskaŭ ĉiujn areojn de naturaj kaj sociaj sciencoj. Ekzistas 7 fakultatoj, 14 fakoj kaj 90 esploraj institutoj. Ekde la fondo de la universitato pli ol 95.000 studentoj diplomiĝis. Momente proksimume 20.000 studentoj prepariĝas por siaj diplomoj. Pliaj 10.000 partoprenas programojn pri aldonaj studoj.

La Nacia kaj Universitata Biblioteko de la ŝtato Israelo, kiu konsistas el proksimume 5 milionoj da libroj, troviĝas sur la kampuso Givat Ram. Tie kolektiĝas pli da libroj en la hebrea lingvo ol ie alie en la mondo. La biblioteko havas monumentajn fenestrojn de la artisto Mordeĥaj Ardon.

Filiaj institucioj[redakti | redakti fonton]

Konataj profesoroj[redakti | redakti fonton]

Famaj diplomiĝintoj[redakti | redakti fonton]

Galerio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]