| La-Aglo |
| 100px |
| Ŝtato: |
Italio |
| Regiono: |
Abruco |
| Provinco: |
AQ La-Aglo |
| Koordinatoj: |
42°21′N 13°24′E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 42.35 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">42.35°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < / 42.35; Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo * (La-Aglo)Koordinatoj: 42°21′N 13°24′E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 42.35 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">42.35°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < / 42.35; Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo * (La-Aglo) |
| Alto super marnivelo: |
714 m |
| Areo: |
466 km² |
| Loĝantaro: |
69 368 (2005) |
| Loĝdenso: |
135 loĝantoj/km² |
| Subdividaĵoj: |
Arischia, Coppito, San Vittorino (L'Aquila), Paganica, Aragno, Roio, Pianola, Tempera, Sassa |
| Najbaraj komunumoj: |
Antrodoco (RI), Barete, Barisciano, Borgorose (RI), Cagnano Amiterno, Campotosto, Capitignano, Crognaleto (TE), Fano Adriano (TE), Fossa, Isola del Gran Sasso d'Italia (TE), Lucoli, Magliano de' Marsi, Ocre, Pietracamela (TE), Pizzoli, Rocca di Cambio, Rocca di Mezzo, Santo Stefano di Sessanio, Scoppito, Tornimparte, Villa Sant'Angelo |
| Patrono: |
San Massimo, Sant'Equizio, Celestino V, San Bernardino |
| Festa tago: |
10-a de junio |
| Nomo de loĝantoj: |
aquilani |
| Poŝtkodo: |
67100 |
| Imposta kodo: |
A345 |
| Kodo laŭ ISTAT: |
066049 |
| Telefona prefikso: |
0862 |
| Retpaĝo: |
http://www.comune.laquila.it/ |
|
|
|
|
La-Aglo (itale L'Aquila) estas komunumo de Italio. Ĝi estas la ĉefurbo de la regiono Abruco kaj de la samnoma provinco de La-Aglo, kvankam la ĉefa urbo de la regiono laŭ loĝantaro estas nuntempe Peskaro.
En 1254 reĝo Konrado la 4-a permesis la fondon de urbo Aquila. En 1861 oni renomis ĝin Aquila degli Abruzzi. En 1939 ĝi ricevis sian nunan nomon.
En la urbocentro troviĝas multaj konstruaĵoj de mezepoko kaj de la frua moderna epoko.
La 6-an de aprilo 2009 grandaj partoj de la malnova urbo de L’Aquila estis detruitaj per forta tertremo. Ĉefe laŭlonge de la strato Via XX. Settembre la damaĝoj estis grandaj. La plej gravajn detruojn tamen suferis la vilaĝoj en la orienta parto de la komunumo.
En 1955, dum la Universala Kongreso de Esperanto okazis en Bolonjo, la 11-a Internacia Junulara Kongreso okazis en L'Aquila.
En 2009, la 33-a Internacia Junulara Festivalo estis antaŭvidita en la samregiona ĉemara urbo Giulianova, kaj estis planita tuttaga ekskurso al L'Aquila; pro la tiujara tertremo, tamen, la festivalo estis nuligita. Teamo de Itala Esperantista Junularo atingis ĉiukaze Giulianova por kolekti manĝaĵojn en amasvendejoj, per donacoj de la tieaj loĝantoj, kaj liveri ilin al la tertremita regiono.
Santa Maria di Collemaggio.
La fronto de baziliko San Bernardino.
Aliaj projektoj [redakti]
Eksteraj ligiloj [redakti]
Fotoj de L'Aquila