Sieno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Panorama vido de la urbo el turo del Mangia
Panorama vido de la urbo el turo del Mangia
Placo del Campo, estas konsiderita unu el la plej belaj placoj en Eŭropo
Siena
universitata urbo • komunumo de Italio • urbo
Ŝtato  Italio
Regiono Toskanio (2005)
Provinco SI Sieno (2005)
Geografia situo 43° 20′ N, 11° 20′ O (mapo)43.33333333333311.333333333333Koordinatoj: 43° 20′ N, 11° 20′ O (mapo)
Alto super marnivelo 322 m
Areo 118 (2005) km²
Loĝantaro 52 812 (2023)
Loĝdenso 446 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Costalpino, Isola d'Arbia, Taverne d'Arbia, San Miniato (2005)
Najbaraj komunumoj Asciano, Castelnuovo Berardenga, Monteriggioni, Monteroni d'Arbia, Sovicille (2005)
Patrono Sankta Ansano
Festa tago 1-a de decembro (2005)
Nomo de loĝantoj senesi
Poŝtkodo 53100
Imposta kodo I726
Kodo laŭ ISTAT 052032
Telefona prefikso 0577
Retpaĝo http://www.comune.siena.it/
Loko en mapo
vdr
Vido de Sieno kaj Urbodomo
Monda heredaĵo de UNESKO

Sieno (Itale Siena) estas ĉefurbo de la samnoma provinco situanta en la regiono Toskanio, Italio. En la jaro 2003 ĝi havis pli ol 52.000 loĝantojn.

Pro sia grava monumentaro kaj la kongruo de siaj konstruaĵoj, ĝi estas Monda Kulturheredaĵo de UNESKO.

Situanta en la valo inter riveroj Arbia, Merse kaj Elsa ĝi unue kreiĝis kiel etruska vilaĝo ĝis la konstruado de la urbo fare de la romia imperiestro Aŭgusto. La urbo fariĝis grava en la 12-a jarcento, kiam sendependiĝis kaj formiĝis la Respubliko de Siena, kiu daŭris ĝis 1557. Ekde tiam venas konkurenco kun la najbara urbo Florenco, fama dum la 13-a jarcento.

Inter ĝia monumentaro ĉefe gravas la katedralo de Sieno, kiu prezentas per si bonan ekzemplon de itala gotiko); la Universitato, kiu estas unu el la plej elstaraj en la lando); kaj la Palazzo Comunale, la Urbodomo situanta en Piazza del Campo, kie okazas la fama Palio).

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]