Giulianova

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Giulianova
Ŝtato: Flago-de-Italio.svg Italio
Regiono: Flag of Abruzzo.svg Abruco
Provinco: TE Teramo
Koordinatoj: 42°45′N 13°57′E  /  42.75°N, 13.95°O / 42.75; 13.95 (Giulianova)Koordinatoj: 42°45′N 13°57′E  /  42.75°N, 13.95°O / 42.75; 13.95 (Giulianova)
Alto super marnivelo: 68 m
Areo: 27,33 km²
Loĝantaro: 23 216 (2008)
Loĝdenso: 840 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj: Case di Trento, Colleranesco, Villa Pozzoni, Villa Volpe
Najbaraj komunumoj: Mosciano Sant'Angelo, Roseto degli Abruzzi, Tortoreto
Patrono: Sankta Flaviano
Festa tago: 22-a de aprilo
Nomo de loĝantoj: giuliesi
Poŝtkodo: 64021
Imposta kodo: E058
Kodo laŭ ISTAT: 067025
Telefona prefikso: 085
Retpaĝo: http://www.comune.giulianova.te.it
RedDot.png
Loko en mapo
v  d  r
Information icon.svg

Giulianova estas komunumo de Italio. Ĝi situas ĉe la adriatika marbordo, en la provinco de Teramo, en la regiono Abruzo. Tie loĝis, en 2008, 22963 homoj.

Panoramo

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunuma teritorio etendiĝas je proksimume 27 km². Ĝiaj naturaj limoj estas la rivero Salinello, norde, la rivero Tordino, sude, kaj la Adriatika maro, okcidente.

La historia urbocentro situas sur la pinto de monteto (proksimume sep dek metrojn alta), malpli ol unu kilometron malproksime de la maro. Dum la dua duono de la 20-a jarcento estis konstruitaj novaj bonaspektaj kvartaloj, kiuj rekte laŭas la maron.

Historio[redakti | redakti fonton]

Homoj onitakse loĝis en la nuntempa teritorio de Giulianova jam dum la prahistoria epoko Neolitiko; la tiamaj loĝantoj akiris manĝaĵojn per fiŝkaptado.

La nuna urbo estis fondita dum la 3-a jarcento antaŭ Kristo, kiam la Romianoj tie ekkonstruis ĉemaran kolonion nomatan Castrum Novum Piceni. Danke al sia ŝiphaveno, la urbeto rapide iĝis grava komerca nabo. La urbocentro ŝajnas malrespekti la arkitekturajn kutimojn de la Romianoj: ĝi fakte troviĝas sur la pinto de monteto ĉirkaŭata de du riveroj, kaj la konstruistoj lerte profitis tiujn naturajn defendilojn.

Dum la romia epoko en la urbo, nomata Castrum Novum Piceni, eĉ malfermiĝis termoj. La ejon frekventis kaj priskribis, inter aliaj, Plinio, Ptolemeo, Velleius Paterculus kaj Strabono. Ĝi pligrandiĝis direkte al la maro ĝis perimetro taksita je ĉ. du kilometroj. La subteraj mur-restaĵoj kaj monera trezoro trovita en 1828, parte fandita de fajro, indikas, ke la urbo suferis pli ol unu detruon; tamen Castrum Novum Piceni estis rekonstruita, ĉar sur ĝia areo estas spuroj de armeaj kolonioj de Aŭgusto kaj Nerono, kaj almenaŭ en la unua imperia jarcento ĝi havis prefekton.

Mezepoko: Kastelo San Flaviano[redakti | redakti fonton]

En la tempo post la malfrua romia erao la loko suferis fortan malgrandiĝon: Eble pro troa proksimeco al la rivero la tuta suda parto, de metiista-komerca karaktero, estis forlasita kaj uzata kiel tombejo, kiel indikas la tomboj trovitaj unue en 1932, proksime de la kirko Santa Maria a Mare. Pri eventoj en la post-romia tempo estas malmultaj kaj nekoheraj informoj. Esploroj indikas, ke la eksan romian kolonion oni transformis al bizanca fortikaĵo, menciite de Giorgio Ciprio per la nomo Kástron Nóbo. La setlejo, por kies fortikigo estis reuzitaj la defendaj strukturoj de Castrum Novum, plu ludis gravan strategian rolon. Kástron Nóbo, kiu gardis la kruciĝon de la marborda vojo kaj la malnova pado laŭ rivero Tordino kaj plu utiligis la havenajn instalaĵojn de la antikva romia centro por ne malgrava ŝiptrafiko, estis parto de la bizanca defendosistemo laŭlonge de la abruza marbordo. En tiu tempo estis konstruita la templo poste dediĉita al Sankta Flaviano, situanta norde, ekster la muroj kaj tial ofte damaĝita dum invadoj kaj militoj.

La longobardigo de Kástron Nóbo, kun akiro de signifa publika propraĵo poste donacota al la eklezio de Teramo, kredeble okazis en la jaroj post 590, post la konkero de Ascoli, Germo kaj Castrum Truentinum.

Arĥivaj dokumentoj de la 9-a jarcento atestas pri la nova graveco akirita de la setlejo, establiĝinta sur monteta elstaraĵo norde de la antaŭa romia setlejo kaj protektata de fortikaĵa kvarangulo laŭ bizanca maniero, kun turoj ĉe la anguloj kaj sur la flankoj. La mezepoka urbo alprenis la nomon Castrum Sancti Flaviani (kastelo de Sankta Flaviano), kiu poste ŝanĝiĝis al Castrum ad Sanctum Flavianum, Castrum in Sancto Flaviano kaj tiam, en la 13-a jarcento, Castel San Flaviano, ĉiam honore al la martira patriarko de Konstantinopolo.

Laŭ malnovega tradicio la korpaj restaĵoj de Flaviano estis senditaj, en arĝenta kesto, al Italio de Galla Placidia, filino de Valentiniano la 3-a; la ŝipo portanta la "sanktan ŝarĝon" al Ravenna estis de ŝtormo ĵetita al la bordo ĉe nuna Giulianova, kaj la keston oni transportis en la bizancan kirkon, kiu eble tiuokaze estis transformita la grandioza arĥitektura komplekso, kiu famis dum la tuta mezepoko kaj kies restaĵojn ankoraŭ ĉirkaŭ la jaro 1600 povis rekoni la germana geografo Philipp Clüver.


Esperanto[redakti | redakti fonton]

Por la semajno de la 8-a ĝis la 14-a de aprilo 2009 la Itala Esperantista Junularo planis la 33-an Internacian Junularan Festivalon (IJF) en Giulianova, en la iama episkopa preĝejo Casa Maria Immacolata. Pro granda tertremo je la 6-a de aprilo la IJF estis nuligita, ĉar la festivalejon oni uzis por gastigi senhejmulojn. Teamo de Itala Esperantista Junularo atingis ĉiukaze Giulianova por kolekti manĝaĵojn en amasvendejoj, per donacoj de la tieaj loĝantoj, kaj liveri ilin al la tertreme frapita regiono.

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]