Internacia Junulara Festivalo
El Vikipedio
|
|
||||
|---|---|---|---|---|
| Simbolo | ||||
| Nomo | Internacia Junulara Festivalo | |||
| Regiono | Italio | |||
| Periodo | Pasko | |||
| Organizanto | Itala Esperantista Junularo | |||
| Ekzistas ekde | 1977 | |||
| Celgrupo | Junularo | |||
| Informa retpaĝo | http://iej.esperanto.it/ijf | |||
La Internacia Junulara Festivalo (IJF) estas porjunula Esperanto-aranĝo organizata de la Itala Esperantista Junularo ĉiujare en alia itala urbo. Ĝi kutimas okazi dum la paskaj lernejaj ferioj.
Krom prelegoj kaj diskutrondoj pri la ĉiujara kadra temo estas proponataj ĝeneralaj prelegoj, ekskursoj, koncertoj kaj aliaj distraj programeroj. Kiu volas plibonigi siajn Esperanto-sciojn, povas viziti kursojn por komencantoj aŭ progresintoj.
La unua IJF okazis en 1977. La aranĝo havas plej ofte ĉirkaŭ 100 partoprenantojn; la plej granda (kun 325 partoprenantoj) estis la 24-a IJF, okazinta en 2000 en Cavallino.
[redakti] Pasintaj festivaloj
[redakti] Vidu ankaŭ
Junulara E-Semajno
Internacia Junulara Kongreso
Internacia Junulara Semajno
Internacia Seminario
Ago-Semajno
Internacia Festivalo
[redakti] Eksteraj ligiloj
|
||||||||||||
|
||||||||