Forni Avoltri

El Vikipedio, la libera enciklopedio
For Davôtri / Forni Avoltri
Forni Avoltri
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Friulo-Venecio Julia
Provinco UD Udine
Geografia situo 46° 35′ N, 12° 47′ O (mapo)46.58333333333312.783333333333Koordinatoj: 46° 35′ N, 12° 47′ O (mapo)
Alto super marnivelo 888 m
Areo 80,7 km²
Loĝantaro 501 (2023)
Loĝdenso 6 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Plans di Luce, Frassenêt, Sighiet, Culine Piçule kaj Culine
Najbaraj komunumoj Lesachtal (AT-2), Paluce, Prât, Rigulât, Sa Stefi (BL) kaj Plodn / Sappada (BL)
Patrono Sankta Laŭrenco
Festa tago 10-a de aŭgusto
Nomo de loĝantoj (itale) fornetti, avoltrini
Poŝtkodo 33020
Imposta kodo D718
Kodo laŭ ISTAT 030040
Telefona prefikso 0433
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr

For Davôtri (jen friule, For Davuatri en la loka varianto; Forni Avoltri laŭ la itala traduko de la loknomo) estas itala komunumo en la regiono Friulo-Venecio Julia, en la plej norda parto de la historia geografia regiono Karnio (Cjargne / Carnia) kie ankaŭ troviĝas la lago Bordàlie, unu el la plej belaj lagoj en tiu regiono. Ĝi situas en la tradicia provinco Udine, kiu ekde aprilo 2018 ne plu estas oficiala administra unuo - nun la loko formale apartenas al administra unuo nomata 'malcentra regiona unuo Udine'

Vido sur For Davôtri

For Davôtri situas je 130 km nordokcidente de Triesto kaj 70 km nordokcidente de Udine, ĉe la limo kun Aŭstrio. Fine de 2023 en la komunumo vivis 501 loĝantoj sur areo de 80,7 km².

La municipo For Davôtri enhavas jenajn frazioni (subsekcioj, plejparte vilaĝoj kaj vilaĝetoj) Plans di Luce (itale: Piane di Luzza), Frassenêt, Sighiet, Culine Piçule kaj Culine.

For Davôtri limas kun la sekvaj komunumoj: Lesachtal (Aŭstrio), Paluce, Prât, Rigulât, Sa Stefi kaj Plodn / Sappada.

For Davôtri, kiel ĉiuj 28 municipoj de Cjargne, plenumas la kondiĉojn de la objektivo 2 de la Eŭropa Unio por kiu koncedoj estas disponigitaj por malfavorataj areoj.

Turismo[redakti | redakti fonton]

La ekonomio de For Davôtri baziĝas sur vintra kaj somera turismo. La municipo havas naŭ hotelojn, unu kampadejon, du kamparajn turismajn bienojn kaj tri alpajn ŝirmejojn. En la gastronomia areo, tri restoracioj estas disponeblaj.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

En la vilaĝo Plans di Luce / Piani di Luzza okazis de la 13-a ĝis la 19-a de aprilo 2022 la Internacia Junulara Festivalo - ĝi estis la unua kiu denove povis okazi post du jaroj de deviga paŭzado sekve de ŝtataj limigoj pro la kronvirusa malsano.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Glesie di Sant Lurinç (Preĝejo de Sankta Laŭrenco) - la preĝejo estas en For kaj originas el la 17-a jarcento.
  • Glesie di Sant Zuan Batiste (Preĝejo de Sankta Johano la Baptisto) - la preĝejo situas en Frassenêt kaj estis konstruita en 1346. En 1745 ĝi estis restaŭrita.
  • Museo etnografico Cemuot chi erin - la etnografia muzeo estis establita en 1992.
  • Muzeo de la Granda Milito.

Sporto[redakti | redakti fonton]

La loko estas unu el la centroj de itala biatlono.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]