Latio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Latio
itale Lazio

Flago

Blazono

Flago Blazono
regiono de Italio
Kodo: LAZ
Ŝtato: Italio
Areo: 17 236 km²
Ĉefurbo: Romo
Loĝantaro: 5 720 536 loĝ. (2023)
Loĝdenso: 332 loĝ./km²
Provincoj: Frosinone, Latina, Rieti, Romo, Viterbo
Komunumoj: listo de 378 komunumoj
Kodo laŭ ISTAT: 12
Prezidanto: Nicola Zingaretti (en 2024) 
Retejo: oficiala paĝo
Mapo
vdr

Latio (itale Lazio [lacjo]) estas regiono en centra parto de Italio kun 5 milionoj da loĝantoj. Ĝia ĉefurbo estas la itala ĉefurbo Romo, limas norde kun Toskanio kaj Umbrio, oriente kun Markio, Abruco kaj Moliso, sude kun Kampanio kaj okcidente kun Tirena Maro. Ĝia nomo devenas el antikva popolo de Romio, t.e. la latinoj.

Lazio ankaŭ estas nomo de grava futbala teamo de Romo.

Nomo[redakti | redakti fonton]

La nomo "Latio" (latine Latium) verŝajne devenas de la latina vorto latus, kun la signifo de ebena, celante la malgrandan ebenaĵon ĉirkaŭ la Tibero (la vorto havis plurajn signifojn).

De "Latio" devenas la nomo de Latinoj, la popoloj al kiu apartenis la fondintoj de Romo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Montoj kaj ebenaĵoj[redakti | redakti fonton]

Latio kuŝas en centra Italio, inter Apeninoj (oriente) kaj la Tirena Maro (okcidente).

La orienta parto enhavas kalkoŝtonajn montojn, kies ĉefaj pintoj plejparte estas ĉ.2000m altaj.

Pli okcidente estas pluraj aroj de montetoj, parte marnaj, parte kalkoŝtonaj, kaj parte vulkandevenaj. Estas ankaŭ pluraj krateraj lagoj, postrestaĵoj de antikvaj vulkanoj, ĉiuj nuntempe malaktivaj.

Apud la marbordo estas malgrandaj ebenaĵoj, kiuj iam estis plejparte marŝaj.

Riveroj kaj lagoj[redakti | redakti fonton]

Nordan kaj centran Lation trairas la rivero Tibero, historie tre grava.

La rivero Liri fluas tra suda Latio kaj faras poste limon inter Latio kaj Kampanio.

En Latio estas 6 krateraj lagoj, el kiuj la plej granda estas la Lago de Bolsena (113 km²).

Apud la suda marbordo estas duonsalaj lagoj, inter 1 kaj 4 km².

En la montara parto estas kelkaj artaj lagoj, ekzemple la Lago del Salto (10 km²).

Ĉefaj urboj[redakti | redakti fonton]

Sekvas listo de la urboj kun plej da loĝantoj.

Urbo Provinco Loĝantoj Jaro
Romo (Roma) Romo 2 849 000 2019
Latina Latina 126 800 2018
Guidonia Montecelio Romo 89 600 2018
Fiumicino Romo 80 500 2019
Aprilia Latina 74 500 2019
Viterbo Viterbo 67 600 2019
Pomezia Romo 63 700 2018
Tivoli Romo 56 600 2018
Velletri Romo 53 300 2018
Civitavecchia Romo 52 700 2018
Rieti Rieti 47 100 2018
Frosinone Frosinone 46 100 2017

Historio[redakti | redakti fonton]

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Gravas en tiu regiono granda nombro de monumentoj, precipe de romia epoko kaj naturaj vidindaĵoj kiel la Lago Bolsena.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]