Apulio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Apulio
itale Puglia

Flago

Blazono

Flago Blazono
regiono de Italio
Kodo: PUG
Ŝtato: Italio
Areo: 19 362 km²
Ĉefurbo: Bari
Loĝantaro: 4 029 053 loĝ. (2019)
Loĝdenso: 208 loĝ./km²
Provincoj: Bari, Barletta Andria Trani, Brindizio, Foggia, Lecce, Taranto
Komunumoj: listo de 258 komunumoj
Kodo laŭ ISTAT: 16
Prezidanto: Michele Emiliano (en 2024) 
Retejo: oficiala paĝo
Mapo
vdr

ApulioApulujo (itale Puglia [pulja]) estas sudorienta regiono de Italio, kiu konsistigas la maleolon kaj la kalkaneon de la Itala duoninsulo. Ĝi estas regiono kampara, kiu produktas fruktojn kaj vinon. Ĝiaj havenoj servas Grekion kaj Albanion.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kolono laŭ la romia strato Appia, ĉe Brindizio
tempio a Canosa di Puglia

La unuaj prahomoj jam loĝis en Apulio antaŭ 250 000 jaroj; tion pruvis, inter aliaj, la malkovro de la restaĵoj de la tiel nomata Homo de Altamura, ekzemplero de praa Neandertala homo. Ekzistas multenombraj aliaj restaĵoj el pratempo, kiel menhiroj kaj dolmenoj[1].

Dum la 1-a jarmilo antaŭ Kristo alvenis la popoloj Daunianoj, Peuketianoj kaj Mesapianoj, verŝajne el Ilirio. Poste, dum la helena epoko, multajn koloniojn tie fondis la Granda Grekio, inter kiuj la sparta urbo Tarentum (Taranto).

La Romianoj rapide komprenis la gravan rolon de Apulio kiel komerca nabo, tamen ĝia konkero, dum la 3-a jarcento antaŭ Kristo, aparte malfacilis pro la rezisto de la urboj Tarentum kaj Brundisium (Brindizio). La Romianoj finfine starigis la regionon Regio II Apulia et Calabria[2], kiu ankaŭ inkluzivis Samnion, parto de la nuntempa Moliso kaj la orienta Basilikato. Estis konstruitaj la strato Appia kaj, dum la imperia periodo, la strato Traiana, per kiu oleo kaj greno produkitaj en Apulio povis esti transportataj.

Romia amfiteatro en Lecce

Kiam la Okcidenta Roma Imperio disfaliĝis, Apulio travivis daŭran periodon da sufero[3]. Post la alveno kaj foriro de multaj popoloj, la regiono iĝis posedaĵo de la Bizanca imperio.

Poste, la alveno de la Normanoj, ili forpelis la bizancojn de Suda italio kaj formigis Reĝlando de la du Sicilioj daŭrita ĝis la 1302.


Geografio[redakti | redakti fonton]

Mapo de la Reĝlando de la du Sicilioj el la 19-a jarcento

El geografia vidpunkto, Apulio estas longa kaj mallarĝa regiono, kies sudan parton konsistigas duoninsulo kiu etendiĝas inter la Adriatika maro, oriente, kaj la Ionia maro, okcidente kaj sude. La tradicia limo inter la du maroj estas la Markolo de Otranto, kiu disigas Apulion de Albanio.

Ĉefaj urboj[redakti | redakti fonton]

Jenas listo de la 10 urboj kun plej da loĝantoj.

1 Bari Provinco Bari 325 200 loĝ.
2 Taranto Provinco Taranto 196 600 loĝ.
3 Foggia Provinco Foggia 153 500 loĝ.
4 Andria Provinco Barletta-Andria-Trani 98 100 loĝ.
5 Lecce Provinco Lecce 93 500 loĝ.
6 Barletta Provinco Barletta-Andria-Trani 93 200 loĝ.
7 Brindizio Provinco Brindizio 90 200 loĝ.
8 Altamura Provinco Bari 67 700 loĝ.
9 Molfetta Provinco Bari 59 900 loĝ.
10 Cerignola Provinco Foggia 58 100 loĝ.
Murgia, altebenaĵo en Apulio.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Giulia Ferola. Dolmen e Menhir in Puglia (itale). Arkivita el la originalo je 2009-10-27. Alirita 2008-03-26.
  2. Regio II Apulia et Calabria mapo kaj historio Arkivigite je 2008-05-17 per la retarkivo Wayback Machine (itale)
  3. Franco Savelli. Caduta dell'Impero Romano e dominazioni straniere (secoli IV-XI) (itale). Alirita 2008-03-26.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.