Itala Kongreso de Esperanto

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Itala Kongreso de Esperanto estas ĉiujara kongreso de Esperanto kiun organizas Itala Esperanto-Federacio. Ĝi kutime okazas fine de aŭgusto, kaj averaĝe havas 100-150 partoprenantojn.

[redakti] Historio

N. Dato Loko Partoprenantaro Notoj
1 21-a de marto23-a de marto 1910 Florenco
2 1911 Ĝenovo
3 6-a de aŭgusto8-a de aŭgusto 1912 Verono
4 1913 Milano
5 3-a de oktobro5-a de oktobro 1920 Bolonjo [1]
6 16-a de aŭgusto17-a de aŭgusto 1921 Trento [2]
7 20-a de septembro22-a de septembro 1922 Triesto [3]
8 21-a de septembro22-a de septembro 1923 Terni [4]
9 2-a de aŭgusto5-a de aŭgusto 1924 Torino [5]
10 13-a de septembro15-a de septembro 1925 Bari [6]
11 19-a de septembro20-a de septembro 1926 Livorno [7]
12 3-a de septembro5-a de septembro 1927 Napolo [8]
13 22-a de septembro24-a de septembro 1928 Peruĝo [9]
14 28-a de julio30-a de julio 1929 Udine [10]
15 30-a de aŭgusto1-a de septembro 1930 Komo [11]
16 25-a de julio28-a de julio 1931 Padovo [12]
17 25-a de julio27-a de julio 1932 Torino [13]
25 5-a de septembro9-a de septembro 1953 Komo 540 aliĝintoj, 415 alvenintoj
28 21-a de septembro25-a de septembro 1957 Varese 400
74 31-a de aŭgusto7-a de septembro 2007 Pizo
75 22-a de aŭgusto28-a de aŭgusto 2008 Groseto
76 28-a de aŭgusto3-a de septembro 2009 Cassino (FR)
77 21-a de aŭgusto28-a de aŭgusto 2010 Lignano Sabbiadoro (UD)
78 20-a de aŭgusto27-a de aŭgusto 2011 Torino
79 aŭgusto 2012 Mazara del Vallo (TP)

[redakti] Notoj

  1. Organiza komitato: Prezidanto advokato kav. Neb. Filippo Palmeggiani, sekretario d-ro Umberto Toschi). Oni elektis la jenan novan komitaton de IEF kun sidejo en Milano: d-ro Angelo Filippetti, Aldo Mandelli kaj d-ro Pier Carlo Monti.
  2. Organiza komitato: prezidanto d-ro A. Mondini, sekretario G. Marchetti. Oni elektis la jenan novan estraron de IEF: prezidanto advokato Attilio Vaona, sekretario prof. Francesco Pizzi. Per nova regularo oni decidis, ke estu elektotaj lokaj delegitoj por helpi la membraron.
  3. Organiza komitato: d-ro Arturo Ghez, d-ro Giuseppe Koch, Carlo Simonis, d-ro Kav. P. Polidori. Oni elektis la jenan estraron de IEF: prezidanto advokato Attilio Vaona, sekretario Toschi, kasisto Reni; sidejo de la estraro Verono. Oni decidis starigi Libran Oficejon de IEF por eldono de informaj broŝuroj.
  4. Organiza komitato: advokato G. Pasqualini, f-ino L. Caporali, f-ino N. Biagioni.
  5. Organiza komitato: sekretario inĝ. Muretti. Oni elektis la jenan estraron de IEF: prezidantoj prof. A. Lacalendola kaj d-ro Giuseppe Koch. Nova sidejo: Bari.
  6. Organiza komitato: prof. Lacalendola, d-ro Koch, adv. Morea. Oni elektis la jenan estraron de IEF: prezidanto generalo markizo Carlo Cordero di Montezemolo, sekretario kolonelo Arturo Passerini. Nova sidejo: Livorno.
  7. Organiza komitato: markizo Carlo Cordero di Montezemolo, kolonelo Arturo Passerini. Oni elektis la jenan estraron de IEF: prezizanto markizo Carlo Cordero di Montezemolo, vicprezidanto inĝeniero doktoro profesoro Rinaldo Orengo, sekretario Gernando Morfini. Sidejo: Livorno.
  8. Organiza komitato: admiralo Eŭgeno Trifari, prof. Nicola Magliulo. Laŭ la Encicklopedio de Esperanto, "tiu ĉi kongreso markis specialan etapon en la progreso de la itala Esperanto-movado".
  9. Organiza komitato: doktoro kavaliro Guido Ramaceioni, Nazareno Boccioli). Oni elektis la jenan estraron de IEF: prezidanto Montezemolo, vicprezanto doktoro profesoro Giorgio Canuto, sekretario Aleviano Bisetti. Nova sidejo: Torino. Dum la kongreso oni starigis specialan Delegacion por Eksterlando de la Itala Esperanto-movado, kun celoj de kunigo kaj kontrolo de utiligo de Esperanto rilate al naciaj celoj en la interrilatoj kun eksterlando. La Delegacio depost sia starigo aperigis en la organo de IEF Bultenon kun sciigoj koncernantaj la eksterlandan Esperanto-movadon kaj dissendas al ĉiulandaj gravaj Esperanto-gazetoj bultenon pri la itala Esperanto-movado kaj la plej gravajn faktojn pri Italujo. Estis elektita kiel gvidanto de la Delegacio prof. Gaetano Facchi el Breŝo.
  10. Organiza komitato: grafo advokato Gino di Caporiacco, geometro Franco Bodini. Dum tiu kongreso okazis la Unua Nacia Ekspozicio de Esperanto, organizita de Bodini.
  11. Organiza komitato: advokato Giulio Benzoni, doktoro Canuto, Bodini, Rag. Pierino Castiglioni. Dua Nacia Ekspozicio de Esperanto kaj Unua Internacia Turisma Karavano por Esperantistoj al Italujo okazis dum tiu kongreso.
  12. Organiza komitato: grafo doktoro Fr. Giusti del Giardino, doktoro U. Renda, Canuto, Bodini, profesoro G. Saggiori. Okazis samtempe la Tria Nacia Ekspozicio de Esperanto kaj dua Internacia Turisma Karavano al Italujo.
  13. Organiza komitato: Canuto, adv. Giani, kolonelo Saccani kaj aliaj.

[redakti] Eksteraj ligiloj

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj