Rottweil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Rottweil en 1643, bildo de Merian
La blazono de Rottweil

Rottweil estas la plej malnova urbo de Baden-Virtembergo kaj situas ĉ. 90 kilometrojn sude de Stutgarto. Ĝi estas la administra centro kaj plej granda urbo de la distrikto Rottweil kaj ankaŭ ekonomia centro por la ĉirkaŭantaj komunumoj. Ekde junio 1970 Rottweil havas la titolon "granda distrikta urbo". Kun la komunumoj Deißlingen, Dietingen, Wellendingen kaj Zimmern ĉe Rottweil la urbo Rottweil laŭ interkonsento dividas difinitajn administrajn taskojn.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La urbo situas en nord-suddirekto preskaŭ precize inter la landa ĉefurbo Stutgarto kaj Konstanca Lago rekte ĉe la rivero Neckar (Nekaro) konsistigante hinĝopunkton inter Ŝvaba Ĵuraso kaj Nigra Arbaro.

Pli grandaj urboj en la ĉirkaŭaĵo de Rottweil estas Oberndorf ĉe Nekaro 20 kilometrojn norde, Balingen 24 kilometrojn nord-oriente, Sulz ĉe Nekaro 33 kilometrojn norde, Schramberg en Nigra Arbaro 27 kilometrojn nord-okcidente, Tuttlingen 27 kilometrojn sud-oriente, Trossingen 18 kilometrojn sude kaj Villingen-Schwenningen 24 kilometrojn sud-okcidente.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La sekvaj komunumoj limas al Rottweil. Komencante en orienta direkto ili estas nomataj laŭ la senco de horloĝa montrilo: Zimmern unter der Burg (Cimern sub la kastelo) kaj Schömberg (Ŝemberg) ĉe Balingen (ambaŭ apartenas al la distrikto Zollernalb (Colern-Ŝvaba Ĵuraso), Wellendingen (distrikto Rottweil), Frittlingen kaj Aldingen, (ambaŭ en distrikto Tuttlingen) kaj ankaŭ Deißlingen, Zimmern ĉe Rottweil, Dunningen, Villingendorf kaj Dietingen (ĉiuj en la distrikto Rottweil).

Urba organizo[redakti | redakti fonton]

La urba regiono konsistas el urbocentro kaj el la komunumo Bühlingen (Bilingen), enkomunumigita al Rottweil dum 1939, Feckenhausen (Fekenhaŭzen), Göllsdorf (Gelsdorf), Hausen (Haŭzen) ĉe Rottweil, Neufra (Nojfra), Neukirch (Nojkirĥ) kaj Zepfenhan (Cepfnhan), enkomunumigitaj al Rottweil kadre de la komunuma reformo dum la 1970-aj jaroj. La urbopartoj aligitaj post 1970 estas samtempe vilaĝoj laŭ la senco de § 67 de la komunuma regularo, do okaze de ĉiu komunuma baloto rekte elektas komunuman konsilantaron kun vilaĝestro kiel prezidanto. Al kelkaj urbopartoj apartenas pliaj space apartigitaj loĝlokoj kun propraj nomoj, kiuj grandparte havas tre malmultajn enloĝantojn.

Spac-planado[redakti | redakti fonton]

Rottweil konsistigas mezgrandan centron ene de la regiono Nigra Arbaro-Baar-Heuberg, kies ĉefa centro estas la urbo Villingen-Schwenningen. Al la mezgranda regiono apartenas, krom la urbo Rottweil, la urboj kaj komunumoj de la distrikto Rottweil Bösingen, Deißlingen, Dietingen, Dornhan, Epfendorf, Fluorn-Winzeln, Oberndorf ĉe Nekaro, Sulz ĉe Nekaro, Villingendorf, Vöhringen (Virtembergo), Wellendingen kaj Zimmern ĉe Rottweil.

Historio[redakti | redakti fonton]

Frua historio[redakti | redakti fonton]

Rottweil estas fondita de la romianoj dum la jaro 73 p. Kr. laŭ la evoluo de strata konstruado en la valo de la rivero Kinzig. Per tio Rottweil estas la plej malnova urbo de Baden-Virtembergo. La latina nomo de la urbo estis Arae Flaviae (altaroj de flavianoj). La romia Rottweil estis ĉef-loko de „civitas” (registara distrikto) kaj havis – eble kiel unusola romia urbo en la hodiaŭa Baden-Virtembergo – la juran pozicion de „municipio”. Kun areo de ĉ. 18 hektaroj Arae Flaviae estis unu el la plej grandaj urboj en suda Germanio; reprezentaj konstruaĵoj kreis la urbobildon. Nur dum la jaro 1950 la antikva Arae Flaviae, kies nomo estas fiksita de la t.n. „Peŭtinger-tabulo” kaj de Claŭdio Ptolemeo, certe estis identigita kun Rottweil per eksterordinara trovaĵo de surskribo: Sur ligna tabulo de romia arme-diplomo estis legeblaj la vortoj „acto municipio aris”, kio signifas "skribita en la municipio Arae".

Post kiam la romianoj dum la jaroj 259/260 p. Kr. perdis la kontrolon pri la regiono al la alemanoj, la romia urbo pereis. Sed supozeble pluekzistis klare reduktita setlejo.

Mezepoko[redakti | redakti fonton]

Pro la bona trafika situo ekestis ĉi-tie alemana duka korto, el kiu fariĝis la reĝa korto „Rotuvilla” , kiu jam dum 771 p. Kr. unuafoje aperis en la dokumentoj. Tiu reĝa korto atingis sub la regado de la princoj Karolidoj grandan signifon kiel juĝeja loko kaj administra centro. La Rottweil’a kortumo nombris longe poste en malfrua mezepoko al la plej gravaj juĝejoj de la germana regno.

En la tempo de la princoj Ŝtaŭfoj la altmezepoka Rottweil estis konstruita supre de la rivero Nekaro sur rok-elstaraĵo proksimume 2 km okcidente de la iama romia urbo. La princoj Ŝtaŭfoj konstruis la urbon en ĝia hodiaŭa loko laŭ la modelo de la princoj „Zähringer” (Ceringer) (subdivido per la stratkruciĝo en 4 partojn). El tiu tempo originas la malfru-mezepoka urbokerno kun siaj oriel-ornamitaj burĝaj domoj, la forĝitaj ŝildoj, kiuj dum la 16-a jarcento estis devigaj, kaj la multnombraj Rottweil’aj preĝejoj.

Antaŭulo de tiu setlejo estas la mez-urbo kaj la malnov-urbo, kiuj estis establitaj sur partoj de fundamentoj de la romia Rottweil. Estas verŝajne, ke gravaj ruinoj de la romia Arae Flaviae restis videblaj ĝis mezepoko.

La hodiaŭa nomo „Rottweil” estas unue tradiciita kiel „Rote Vill” (Ruĝa vilao), en la jaro 771 „Rotuvila” kaj tiu nomo ne devenas de la antikva nomo. Ebla klarigo de la unua nomparto, krom la kolormarkado, estas la ruiniĝintaj romiaj konstruaĵoj (komparu Rottenburg ĉe Nekaro).

Aliĝo al la Svisa Federacio[redakti | redakti fonton]

Dum 1463 Rottweil membriĝis, kadre de alianco kun fiksita tempolimo, en la Svisa Ĵurkomunumo. En 1476 la Rottweil’anoj partoprenis la batalon ĉe Murten flanke de la svisoj kontraŭ la armeo de Karlo la Aŭdaca. La malnova federacio estingiĝis kaj estis plilongigita dum 1519 sen fiksita tempolimo. Rottweil fariĝis per tio loko alturnita al Svisa Ĵurkomunumo. Dum la reformacio la rilatoj inter la Svisa Federacio kaj Rottweil rapide senardiĝis. Kiam Rottweil per militoj estis premegita, ĝi tamen petis la svisojn pri helpo.

La 8-an de septembro 1802 du delegitoj de la virtemberga registaro vizitis la magistraton de la regna urbo Rottweil. Ili emfazis la seriozecon de siaj intencoj per mil soldatoj kaj ekprenis la urbon, ĝiajn vilaĝojn kaj monaĥejojn en la posedon de la tiama duklando Virtembergo. En 1803 Rottweil virtembergiĝis kaj baldaŭ poste ĝi fariĝis sidejo de la supera oficejo Rottweil, kiu en la paso de sia historio plurfoje estis ŝanĝita kaj en 1934 transigita en la landdistrikton Rottweil.

Dum 1913 Rottweil komencis denove flegi rilatojn al Svisio fondante urbo-ĝemeliĝon kun Brugg. La tempe ne limigita alianco de 1519 kun Svisio formale ne estis ĉesigita ĝis hodiaŭ.

Dum 2003 okazis en Rottweil la „Hejmlandaj Tagoj de Baden-Virtembergo”.

Urbopartoj[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ la Rottweil’aj urbopartoj havas longan historion. Plej ofte ili apartenis al la regiono de la regna urbo aŭ al la monaĥinejo „Rottenmünster” (Rotnminster). En 1803 ili estis asignitaj al Virtembergo kaj sekve de tio ili apartenis al la supera oficejo Rottweil.

Bühlingen estis unuafoje menciita kiel „Bisilingen” en 1108. Fare de Sankt Georgen la vilaĝo venis al Rottweil en 1538. Tamen, en 1566 Virtembergo povis gajni la vilaĝon por si. Sed la aŭtoritatoj restis ĉe Rottweil. Bühlingen apartenis al la monaĥej-oficejo Sankt Georgen.

Feckenhausen (Fekenhaŭzen) estis unuafoje menciita kiel „Ueccenhusa” (Ikenhuza) en 902. Precipe la monaĥejo Sankt Gallen havis tie posedaĵojn. Ĝis la 13-a jarcento la vilaĝo apartenis al la graflando Hohenberg kaj en 1379 ĝi estis vendita al Rottweil’a burĝo nome Konrad Beck. La aŭstroj, kiuj en 1381 akiris la graflandon Hohenberg, lombardis la vilaĝon en 1468 al Balthasar Lutz, kiu vendis ĝin en 1514 al la hospitalo en Rottweil. Ĝi estis la sola vilaĝo en la hospitala ĉef-administrejo Rottweil.

Göllsdorf (Gelsdorf) estis unuafoje menciita dum 1099 kiel „Geroldistorf”: La grafoj de Zimmern (Cimern) tiam donis posedaĵojn al la monaĥejo Alpirsbach. Dum 1280 la monaĥejo Sankt Blasien akiris posedon de bienoj de la Rottweil’a burĝo Hübscher (Hibŝa), sed dum 1466 fordonis tiun posedon al la urbo Rottweil.

Hausen (Haŭzn) ĉe Rottweil estis unuafoje menciita kiel „Husen” (Huzn). Posedaĵojn havis tie la monaĥejo Sankt Georgen, kies posedo dum la 16-a jarcento venis al Virtembergo. La alia duono de la vilaĝo apartenis al la graflando Hohenberg, kiu en 1381 estis akirita de Aŭstrio. Feŭdoprenantoj estis la sinjoroj de „Rotenstein”, kiuj vendis sian posedon en 1768 al la monaĥinejo Rottenmünster. Sed ankaŭ tiu posedo dum 1803 venis al Virtembergo.

Neufra (Nojfra) estis unuafoje menciita en 1309 kiel „Nuveren”. La vilaĝo ankaŭ apartenis al la graflando Hohenberg kaj venis kun tiu al Aŭstrio. Tamen, la urbo Rottweil havis laŭ kontrakto el la 17-a jarcento la aŭtoritaton super la vilaĝo.

Neukirch (Nojkirĥ) estis unuafoje menciita dum 1120 kiel „Nunchilcha” (Nunĥilĥa) resp. dum 1278 kiel „Nunkilch” (Nunkilĥ). Grafo Berthold de Sulz ricevis la vilaĝon de la grafoj de Teck kaj li donis ĝin dum 1311 kiel feŭdon al la Rottweil’a patricia familio Wirt. Tiu transdonis ĝin meze de la 15-a jarcento al la monaĥinejo Rottenmünster.

Zepfenhan (Cepfnhan) estis unuafoje menciita dum 1275 kiel „Epfenhaim”. Far diversaj kavaliroj kaj sinjoroj la vilaĝo venis al Rottweil’aj burĝoj. Dum la 14-a jarcento Zepfenhan apartenis al la graflando Hohenberg kaj dum la 16-a jarcento venis al la monaĥinejo Rottenmünster.

Enkomunumigoj[redakti | redakti fonton]

En la urbon Rottweil estis enkomunumigitaj la sekvaj komunumoj :

  • 1939 : Bühlingen
  • la 1-an de decembro 1971 : Hausen ĉe Rottweil
  • la 1-an de marto 1972 : Feckenhausen
  • la 1-an de oktobro 1972 : Göllsdorf
  • la 1-an de januaro 1973 : Neukirch
  • la 1-an de januaro 1974 : Zepfenhan
  • la 1-an de januaro 1975 : Neufra

Evoluo de enloĝantoj[redakti | redakti fonton]

Jen tabelo pri la nombroj de enloĝantoj de difinitaj jaroj laŭ rezultoj de popol-nombrado (¹) aŭ oficialaj kompletigoj de la respektivaj statistikaj oficejoj.

Jaro Nombroj de enloĝantoj
1441 1.330 (impostodevaj)
1666 625 (impostodevaj)
1803 3.128
1849 5.157
1861 4.560
1-a de decembro 1871 5.135
1-a de decembro 1880 ¹ 6.047
1-a de decembro 1900 ¹ 7.968
1-a de decembro 1910 ¹ 9.644
16-a de junio 1925 ¹ 10.556
16-a de junio 1933 ¹ 11.278
Jaro Nombroj de enloĝantoj
17-a de majo 1939 ¹ 12.835
13-a de septembro 1950 ¹ 15.140
6-a de junio 1961 ¹ 17.876
27-a de majo 1970 ¹ 20.728
31-a de decembro 1975 24.354
31. decembro 1980 23.673
27. majo 1987 ¹ 22.787
31. decembro 1990 24.002
31. decembro 1995 24.656
31. decembro 2000 25.346
31. decembro 2005 25.678

¹ popol-nombrado

Religioj[redakti | redakti fonton]

Post la kristanigo, Rottweil apartenis unue al la katolika diocezo Konstanco. Kiel libera regna urbo Rottweil povis ordigi la religiajn aferojn mem. La reformacio unue disvastiĝis en la urbaj gildoj sed ne estis enkondukita far la urba magistrato. Ĝis 1545 la anoj de la reformacio estis forpelitaj el la urbo. Per tio Rottweil kaj ĝiaj vilaĝoj restis katolikaj ĝis la 19-a jarcento. Ekde 1821 resp. 1827 la katolikaj komunumoj en la hodiaŭa urboregiono apartenas al la diocezo Rottenburg. Rottweil fariĝis sidejo de dekanejo. Al ĝi apartenas ĉiuj hodiaŭaj katolikaj komunumoj en la tuta urba regiono.

Dum la 19-a jarcento denove ekloĝis luteranoj en Rottweil. Ekde 1802 la (grandparte luteranaj) virtembergaj armeanoj estis provizitaj en Rottweil; oni venigis la provizojn de Flözlingen (Fleclingen). Ekde 1807 estis disponebla propra garnizonpredikanto. En 1818 estis instalita la unua civila luterana paroĥo. La luterana paroĥa komunumo ricevis la iaman dominikanan monaĥejan preĝejon. Post la dua mondmilito dum 1958, 1978 kaj 2000 estis establitaj tri pliaj paroĥoj. La urba preĝejo estas la sola luterana preĝejo en la urba regiono. Al ĝi apartenas ankaŭ la luteranoj, kiuj loĝas en Rottweil’aj urbopartoj kaj en kelkaj pliaj najbaraj komunumoj. La paroĥa komunumo Rottweil apartenas al la dekanejo Tuttlingen de la luterana landa eklezio en Virtembergo.

Krom la du grandaj kristanaj eklezioj en Rottweil estas ankaŭ komunumoj, kiuj apartenas al liberaj kristanaj eklezioj. Inter ili estas libera protestanta kaj nov-apostola komunumoj.

Politiko[redakti | redakti fonton]

Komunuma Konsilantaro[redakti | redakti fonton]

La komunuma elekto de junio 2004 rezultigis sekvan dispartigon de konsilantoj:

Kristandemokrata Unio de Germanio 10 konsilantoj
Socialdemokrata Partio de Germanio 6 konsilantoj
Liberaj elektantoj 5 sidlokoj
Forumo/La Verduloj 2 konsilantoj
Libera Demokrata Partio 2 konsilantoj
Politika Virina Iniciativo 1 konsilanto 

Urbestroj[redakti | redakti fonton]

La administrado de Rottweil ĝis 1378 estis en la manoj de malmultaj komercistaj familioj. Al tiuj staris vidalvide la gildoj de la metilaboristoj. Dum 1379 ambaŭ grupoj interkonsentiĝis, ke el ĉiu gildo oni elektis du gildomajstrojn kiel reprezentantoj en la konsilantaro. La konsilantaro konsistis el granda kaj malgranda konsilantaro. La granda konsilantaro havis 80, sed de la jaro 1480 ne pli ol 52 membrojn, la malgranda konsilantaro 30 membrojn. La plej superaj oficistoj de la urbo estis ŝulthajso(²), urbestro, ĉefvokto, ĉasvokto, kestomajstro, kongregacia kaj hospitala ĉefadministranto, ĉefarkitekto kaj 18 gildomajstroj. Ĉiuj plenumis sian oficon dumvive escepte de ŝulthajso kaj urbestro, kiuj alternis ĉiujare.

(²) malnoviĝinta nomo por la unua urbestro

Post la transiro al Virtembergo dum 1803 la urba ĉef-oficisto kune kun la magistrato gvidis la urbon. Dum 1808 la urbo havis urbestron, ekde 1822 ŝulthajson kaj ek de 1930 denove urbestron ĉe la pinto de la urba administrejo. Krome pluekzistis komunuma konsilantaro.

Post kiam dum 1969 la nombro de enloĝantoj eksuperis la nombron 20.000, la urbo laŭ sia peto dum junio 1970 estis nomumita granda distrikta urbo. De tiam la urba ĉefo portas la ofican nomon ”ĉefurbestro”. La postenulo estas elektita por la daŭro de 8 jaroj, kaj estas prezidanto de la magistrato. Ĝenerala anstataŭanto de la ĉefurbestro estas la unua konsilanto, kiu portas la ofican nomon ”urbestro”.

Urbestroj de Rottweil ekde 1820

Blazonoj[redakti | redakti fonton]

Rottweil'a pfenigo, je 1200

La blazono de Rottweil montras sur orflava ŝildo nigran aglon kun ruĝa lango kaj en sindefenda pozo. Sur ĝia brusto troviĝas alta, ora kruco. La hodiaŭ en la flago uzitaj urbokoloroj, nigra kaj flava, oficiale ne estas difinitaj. La originaj urbokoloroj, ruĝa kaj blanka, estas la koloroj de la mezepokaj liberaj regnaj urboj.

La regna aglo simboligas la iam liberan regnan urbon. La aglo estas jam pruvebla en la sigeloj de 1280. Dum la 16-a jarcento aperas la kruco sur la agla brusto. La blazono ekzistis en diversaj variaĵoj. La hodiaŭa formo de la blazono estis difinita dum 1955.

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Rottweil havas kun sekvaj urboj partnerajn rilatojn:

Kulturo kaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

la Kapela Preĝejo

La mezepoka urbokerno de Rottweil estas aparte flegata de la loĝantoj. En la ĉirkaŭaĵo ne estas plia urbo de tiu grando kun kompareble konservita urbobildo. Tipe por Rottweil estas la burĝodomoj kun siaj tegmentaj randoj kontraŭ la strato kaj siaj multnombraj orieloj. Sakralaj konstruaĵoj kiel la Sankta Kruc-Preĝejo, la Kapela Preĝejo kun la fama turo, la Predikant- Preĝejo kaj la Lorenc-kapelo kreis la silueton. Pliaj kapelaj konstruaĵoj ornamis iam aldone la urbobildon. De la urba fortikaĵo restis partoj konservitaj, la Alta Turo, la Pulvo Turo, restaĵoj de la Dominikana Turo, la internurba Nigra Pordego, origine Arbara Pordego. Ankaŭ la Altan Ponton oni povas rigardi kiel parton de la urba fortikaĵo.

Sed malaperis la Alta Ponto-Pordego, la ”Au”-Pordego (Au = apudrivera herbejo) fine de la malsupra ĉefstrato, la Flötlin- (Fletlin) Pordego kaj la Nova Pordego kun Ruĝa Turo en la urba kvartalo „Waldtorort”. La turo "Faruna Sako" kaj la Johanana Turo malaperis jam dum la Tridekjara Milito. Ankaŭ la antaŭurboj estis fortikigitaj kaj provizitaj per pordegoj kaj turoj.

Etmonumentoj ornamas aldone la stratbildon. Krom la Foira Fontoŝtono estiĝis en la paso de pasintaj jardekoj laŭ malnova modelo la Fontoŝtono de Sankt Kristoforo, la Fontoŝtono de Grafoj, la Sala Fontoŝtono kaj multnombraj pliaj etfontoŝtonoj. Pliaj gravaj fontoŝtonoj atendas ankoraŭ sian rekonstruadon. Tiel i.a. la ”Rössle”- (Ĉevaleta) Fontoŝtono, la Kapucena Fontoŝtono kaj la origina Hospitala Fontoŝtono.

Karnavalo[redakti | redakti fonton]

tradicia urba karnavala kostumo

Trans la regiono konata estas la malnova libera regna urbo pro sia karnavalo, kiu povas retrorigardi pri multjarcenta historio; ĝi apartenas al la plej pompa de la ŝvaba-alemana karnavalo. Ĉiujare dum la karnavalalundo, en karnavalaj centroj ankaŭ nomita ”Roza Lundo”, 3.000 karnavalistoj marŝas tra la Nigra Pordego kaj plu tra la urbo. Ĉirkaŭ 20.000 spektantoj rigardas en la mezepoka urbocentro la multkoloran procesion. Kune kun la karnavalantoj de Elzach, Oberndorf kaj Überlingen la karnavala gildo Rottweil konsistigas aliancon.

Konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

La Nigra Pordego, parto de la ŝtaŭfa fortikaĵo, kiu estis konstruita en 1230, estas rigardata simbolo de la urbo. La katolika ĉefpreĝejo de la urbo estas la Sankta Kruc-Preĝejo. Ĝi supozeble estis konstruita dum la 12-a jarcento. La Kapela Preĝejo (ĉielpreno de Maria) ricevis sian nomon laŭ la loko, sur kiu estis pilgrima kapelo kun jam delonge sekiĝinta kuraca fonto por okulmalsanoj.

La Predikant-Preĝejo, la iama Dominikana Monaĥej-Preĝejo, kiu estis konstruita dum la 13-a jarcento kaj alikonstruita dum 1753, estas ekde 1818 la luterana urba preĝejo de Rottweil.

Pliaj gravaj konstruaĵoj estas la Alta Turo, ŝtaŭfa 54 metrojn alta turo el la 13-a jarcento, la malnova urbodomo, ankaŭ el la 14-a jarcento, la Alta Ponto super la profunda urba fosaĵo kaj la iama pulvofabriko Rottweil. Krom tio ekzistas multnombraj historiaj loĝdomoj en la urbo.

Pliaj preĝejoj estas la Preĝejo Ripozo de Kristo, konstruita en 17101715 kiel urba votiv-preĝejo post la Hispana Hered-orda Milito kaj la paroĥa preĝejo Sankt Pelagio en la malnova urbo, la plej malnova paroĥa preĝejo de la tuta regiono, kiu estis konstruita jam dum la 11-a jarcento. La iama tombeja kapelo Sankt Lorenco estas hodiaŭ muzeo. La iama regna monaĥinejo de cistercianinoj Rottenmünster estas hodiaŭ sanigejo. La iama hospitalo al la Sankta Spirito estas nun maljunulejo.

En la urbopartoj estas la sekvaj preĝejoj:

  • Katolika preĝejo Sankt Mikelo, Feckenhausen, konstruita dum 1871, post kiam la antaŭa preĝejo forbruliĝis.
  • Katolika preĝejo Sankt Ksavero, Göllsdorf, konstruita de 1952 ĝis 1955. La malnova preĝejo estis konstruita jam dum 1726 kiel filio de la malnovurba paroĥo.
  • Katolika preĝejo Nia Sinjorino, Hausen, konstruita dum 1857/1858 sur la loko de malnova kapelo.
  • Katolika paroĥa preĝejo Sankta Denizo, Neufra, konstruita en 1813, tamen oni supozas, ke ekzistis preĝejo jam pli frue. Kapelo apud la strato al Aixheim estis malkonstruita dum la 19-a jarcento.
  • Katolika preĝejo Sankt Petro kaj Paŭlo, Neukirch, konstruita en 1737.
  • Katolika preĝejo Sankt Nikolao, Zepfenhan, konstruita en 1953, tamen ekzistis jam en 1789 preĝejo, kies antaŭa konstruaĵo jam en 1684 estas menciita.

Muzeoj[redakti | redakti fonton]

  • Dominikana muzeo
  • Urba muzeo Rottweil
  • Muzeo pri Pupoj kaj Ludiloj
  • Artkolektaĵo Lorenca Kapelo
  • Salfareja muzeo Unteres Bohrhaus
  • Skulptura parko Erich Hauser (Eriĥ Haŭzer)

Regulaj aranĝoj[redakti | redakti fonton]

  • "Ferienzauber" (somera festivalo)
  • Rottweil'a "Jazzfest" (ĵazo festivalo)
  • Klasika muzikfestivalo "Sommersprossen"

Ekonomio kaj infrastrukturo[redakti | redakti fonton]

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Rottweil estas grava regiona fervoja nodo, en kiu hodiaŭ 2 fervojaj linioj renkontiĝas, sed ĝis 1971 estis 3. Hodiaŭ Rottweil estas ICE-haltejo kaj grava ŝanĝostacio. La plej grava fervoja linio por Rottweil estas la ”Gäubahn” (gojban), regiona itinero de Singen (Hohentwiel) al Stutgarto. Ĉi tie trafikas (ekde decembro 2006 denove ĉiujn du horojn) la ICE-linio de Zuriko tra Stutgarto al Frankfurto ĉe Majno kun halto en Rottweil. Aldone trafikas regionaj eksprestrajnoj sur la ”Gäubahn”. Krome en Rottweil la fervoja linio Rottweil – Villingen konektiĝas kun la "Gäubahn". Ĉi tie trafikas i.a. regionaj eksprestrajnoj de Rottweil tra Villingen ĝis Neustadt (Nigra Arbaro). La fervoja linio Balingen – Rottweil estas malfunkciigita de 1971 kaj parte eĉ malkonstruita. Ekde enkonduko de la ringotrajno la proksimtrafika konektiĝo de Rottweil suden esence pliboniĝis. Oni faris novajn haltopunktojn en Rottweil-Neufra, Rottweil-Göllsdorf kaj ankaŭ en Rottweil-Saline (salfarejo).

Peraŭte oni atingas Rottweil tra la aŭtoŝoseo A 81, StutgartoSingen, elveturejo Rottweil. La urbo situas ĉe la federacia strato B 27 inter Ŝafhaŭzo kaj Stutgarto; ĝi ankaŭ situas ĉe la strato B 14, kiu kondukas de Stockach ĉe la Konstanca Lago tra Tuttlingen al Rottweil kaj plue tra Horb ĉe Nekaro al Stutgarto. La urbo ankaŭ situas ĉe la strato B 462 de Rottweil tra la Nigra Arbaro al Freudenstadt kaj Rastatt.

Rottweil situas ĉe la bicikla vojo "Nekarvalo", kiu kondukas laŭlonge de la rivero Nekaro tra Horb ĉe Nekaro, Tübingen, Stutgarto, Heilbronn kaj Heidelberg al Mannheim.

Juĝejoj, publikaj instancoj kaj institucioj[redakti | redakti fonton]

Rottweil estas sidejo de la distrikto Rottweil en la regiono Nigra Arbaro–Baar–Heuberg. Krome wn la urbo ekzistas financoficejo, agentejo por laboro, notariejo kaj juĝejo de unua instanco.

Amaskomunikiloj[redakti | redakti fonton]

Pri la lokaj okazaĵoj en Rottweil raportas la ĵurnaloj ”Ŝvarcvalda Kuriero”, ”Stadtanzeiger” (urbaj novaĵoj, ankaŭ tra la reto) kaj unufoje semajne en la papera eldono la ”Nova Rottweil’a Gazeto”. Pri la tuta distrikto raportas la loka radiostacio ”Neckarburg”.

Klerigaj institucioj[redakti | redakti fonton]

Rottweil havas po unu ŝtata seminario pri didaktiko kaj klerigado de instruistoj por elementaj kaj mezgradaj lernejoj kaj por gimnazioj. Krome ekzistas episkopa altlernejo kaj la metia akademio.

Je ĝenerale klerigaj lernejoj la urbo havas tri gimnaziojn (Albertus-Magnus-gimnazio, Droste-Hülshoff-gimnazio, Leibniz-gimnazio), unu duagradan lernejon, unu subtenan lernejon (Achert-lernejo), tri elementajn lernejojn (Eichendorff-elementa-lernejo, elementa-lernejo Neufra kaj elementa lernejo Neukirch) plus kvar elementajn kaj mezgradajn lernejojn (elementa kaj mezgrada lernejo Göllsdorf, elementa kaj mezgrada lernejo Johanniter, elementa kaj mezgrada lernejo Konrad Witz kaj elementa kaj mezgrada lernejo Römer).

La distrikto Rottweil estas respondeca pri la meti-lernejo (i.a. kun teknika gimnazio), pri la komercista kaj mastrumada lernejoj (i.a. kun ekonomia gimnazio kaj bioteknologia gimnazio), pri la Gustav-Werner-lernejo por evolu-handikapitaj infanoj kaj junuloj kaj pri la flegista lernejo en la distrikta hospitalo Rottweil.

La privata elementa kaj mezgrada lernejo Maximilian Kolbe, la faklernejo pri socialpedagogio, la hospitala flegista lernejo, la flegista lernejo en la hospitalo Rottenmünster kaj la ekumena infanĝardena lernejo por spirite handikapuloj kompletigas la lernejan gamon en la urbo. Krome en Rottweil ekzistas popol-altlernejo kaj muziklernejo.

Aliaĵoj[redakti | redakti fonton]

Rottweil estas menciita en la kanzono ”Das Mädchen aus Rottweil” de la muzik-grupo Tote Hosen sur la albumo "Auswärtsspiel".

Rottweil'a hundo[redakti | redakti fonton]

Rottweil'a hundo

La nomo Rottweil estas ankaŭ la nomdonanto de la Rottweil'a hundo, kiu en la regiono ĉirkaŭ la urbo servis kiel buĉista hundo.

Gravaj civitanoj[redakti | redakti fonton]

Gravaj naskiĝintoj en la urbo[redakti | redakti fonton]

Pliaj gravaj civitanoj[redakti | redakti fonton]

  • Erich Hauser (19302004), germana skulptisto kaj litografisto; vivis ek de 1970 en Rottweil
  • Luan Krasniqi (*1971), boksisto

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]