Ŝafhaŭzo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ŝafhaŭzo
Schaffhausen
Blazono de Ŝafhaŭzo
Fortikaĵo Munot en Ŝafhaŭzo
Kantono Ŝafhaŭzo
Distrikto Ne estas distriktoj en Kantono Ŝafhaŭzo.
Koordinatoj  47°42′0″N 8°38′0″O  /  47.7°N, 8.63333°O / 47.7; 8.63333 (Ŝafhaŭzo)Koordinatoj: 47°42′0″N 8°38′0″O  /  47.7°N, 8.63333°O / 47.7; 8.63333 (Ŝafhaŭzo)
Nombro de enloĝantoj 34048
Areo 31,00 km²
Alteco 403 m super marnivelo
Poŝtkodo 8200-8208
Komunumkodo 2939
Mapo de Ŝafhaŭzo

Ŝafhaŭzo (alemane Schafhuuse [ŝaf'hu:z-], germane Schaffhausen [ŝaf'haoz-n], france Schaffhouse [ŝaf'u:z], itale Sciaffusa [ŝaff'uza], estas urbo en la nordo de Svislando. Ĝi estas la ĉefurbo de la samnoma kantono. Je la 31-a de decembro 2007 ĝi havis 34048 loĝantojn.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La industria urbo Ŝafhaŭzo situas norde de la rivero Rejno kaj sude de la montarĉeno Randen. Ĝia ekkonilo estas la fortikaĵo Munot konstruita laŭ planoj de Albrecht Dürer, kiu dominas la tutan urbon.

Urbopartoj[redakti | redakti fonton]

Ŝafhauzo konsistas el la urbopartoj Rejno, Breite, Hochstrasse, Herblingen, Gruben kaj Buchthalen.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

Ŝafhaŭzen limas en sudo disigita per la Rejno al la zurika komunumo Feuerthalen en sudoriento al Büsingen am Hochrhein (germana eksklavo), en oriento al Dörflingen kaj Thayngen, en nordoriento al Stetten, en nordo al Büttenhardt kaj Merishausen, en nordokcidento al Hemmental, en okcidento al Beringen kaj en sudokcidento al Neuhausen ĉe Rejn-Akvofalo.

Kuniĝo kun Hemmental[redakti | redakti fonton]

En baloto de la 23-a de februaro 2007 la loĝantaro de Hemmental kaj Ŝhafhaŭzo decidis, ke je la 1-a de januaro 2009 la komunumo Hemmental estos integrita al la urbo Ŝafhaŭzo. Per la efketivigo de ĉi-tiu decido Ŝafhaŭzo ekhavis plian municipon kaj urboparton kaj 600 aldonajn loĝantojn, dum Hemmental ĉesis ekzisti kiel aŭtonoma politika komunumo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La urbo Ŝafhaŭzo estis fondita proksimume je la jaro 1000 dank al aparta strategia signifo de la loko. Pro la Rejn-Akvofalo oni devis malŝarĝi en Ŝafhaŭzo la ŝipojn venantajn el Konstanco kaj surstrate transporti al Neuhausen ĉe Rejn-Akvofalo malsupre de la akvofalo, de kie la varoj povis esti denove ŝipe esti plutransportita al Bazelo aŭ inverse. En la jaro 1045 la urbo ricevis de la reĝo Henriko la 3-a la monerstamprajton. En la 12-a jarcento estis konstruita la Monaĥejo de Ĉiuj Sanktuloj (germane "Kloster Allerheiligen").

Dum certa epoko Ŝafhaŭzo troviĝis sub habsburga regado sed poste reakiris sian imperian liberecon. 1454 dum la ŝvabaj militoj Ŝafhaŭzo alianciĝis kun la Svisa Ĵurkomunumo kaj post la venko kontraŭ la ŝvaboj en 1501 definitive aliĝis al Svislando. La 1-an de aprilo 1944 la urbo estis laŭ oficiala versio "hazarde" bombita de la usona aerarmeo, sed pro la samtempa hazardo, ke mortis nur 37 homoj dum tiu atako kaj ke samtempe la armilfabriko SIG, kiu produktis armilojn ankaŭ por la germanoj, komplete detruiĝis, neniu en Svislando vere kredis tiun ĉi oficialan version.

Ekonomio kaj trafiko[redakti | redakti fonton]

Ŝafhaŭzo unu flanke estas industria centro, en ĝia ĉirkaŭo troviĝas gravaj entreprenoj kiel ekzemple grava fabriko de Unilever (iama Knorr), SIG, Cillag (kiu estas la eŭropa sidejo de Johnson&Johnson) kaj multaj mezgrandaj kaj malgrandaj firmaoj. Pro la landlimo kun Germanio, Ŝafhauzo ankaŭ havas gravan stacidomon kaj estas haltejo de la ICE-trajnoj de Stutgarto al Zuriko. De Ŝafhauzen ankaŭ estas trajnlinioj al Bazelo sur la germana flanko de la Rejno, al Vinterturo kaj al Romanshorn. Tra la rejno kaj Bodenlago de Ŝafhaŭzo estas ŝiplinio al Konstanco. Grava ekonomia fonto por Ŝafhauzo ankaŭ estas la turismo.

Esperanto-movado[redakti | redakti fonton]

Esperanto-Societo en Ŝafhaŭzo neniam fondiĝis. En la 1920-aj jaroj la bazelano Alfred Bader vivis en Ŝafhaŭzo. (Fonto: Andreas E. Künzli: Universalaj Lingvoj en Svislando p 211)

De 1984 ĝis 1989 Dietrich Michael Weidmann kaj Chantal Gacond loĝis en la urbo. En 1989 dum kelkaj monatoj ankaŭ estiĝis tie esperanto-centreto, tamen kun la translokiĝo de Weidmann al Trogen kaj poste Zuriko praktike ĉia Esperanto-aktiveco en Ŝafhaŭzo ĉesis.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Pliaj bildoj[redakti | redakti fonton]

Fortikaĵo Munot
fortikaĵo Munot
Vidaĵo de la urbo
Ŝafhaŭzo kaj la najbara komunumo Feuerthalen ĉe rivero Rejno