Guntmadingen

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Guntmadingen
Blazono de Guntmadingen
Vilaĝeniro de Guntmadingen
Kantono Ŝafhaŭzo
Distrikto Ne estas distriktoj en Kantono Ŝafhaŭzo.
Koordinatoj  47°41′0″N 8°33′0″O  /  47.68333°N, 8.55°O / 47.68333; 8.55 (Guntmadingen)Koordinatoj: 47°41′0″N 8°33′0″O  /  47.68333°N, 8.55°O / 47.68333; 8.55 (Guntmadingen)
Nombro de enloĝantoj 248
Areo 4,49 km²
Alteco 439 m super marnivelo
Poŝtkodo 8223
Komunumkodo 2902
Mapo de Guntmadingen

Enhavo

[redakti] Pri la komunumo

Guntmadingen estas komunumo en Kantono Ŝafhaŭzo, Svislando. Ĝi havis 248 loĝantojn je la 9-a de februaro 2009.

[redakti] Geografio

Guntmadingen situas en la sudo de la regiono Klettgau en kampara kaj arbara regiono ĉe la piedo de la monto Lauferberg. Krom la vilaĝo al Guntmadingen apartenas la setlejo Oberneuhus.

[redakti] Najbaraj komunumoj

Limas en nordo al Löhningen, en oriento al Beringen, en sudoriento al Neuhausen ĉe Rejn-Akvofalo, en sudo al Jestetten (Baden-Virtembergo-Germanio) kaj en okcidento al Neunkirch.

[redakti] Vidindaĵo

En Gutmadingen troviĝas la plej granda plugilmuzeo de Svislando.

[redakti] Trafiko

Guntmadingen situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Norde de la komunumo pasas la kantona ĉefvojo B34 de Beringen al Trasadingen. La vilaĝo Guntmadigen atingeblas per vojo, kiu deiras de tiu kantona vojo suden. La komunumo estas konektita al la publika tansportreto per lokaj busoj de Germana Fervojo kaj poŝtaŭto ek de la stacidomoj de Neunkirch kaj de Ŝafhaŭzo.

[redakti] Historio

La unua dokumenta mencio de Guntmadingen datiĝas el la jaro 1122 kiel Guntramingin. Dokumento, kiu mencias Guntmadingen kiel Guntrammingin en la jaro 1111 estas laŭ la Historia Leksikono de Svislando falsigo el la 12-a jarcento. En mezepoko la bienoj kaj jurisdikcio en Guntmadingen apartenis al diversaj ŝafhaŭzaj monaĥejoj inter kiuj Monaĥejo Allerheiligen. En la jaro 1529 tiuj rajtoj transiris al la urbo Ŝafhaŭzo. Guntmadingen estis kune kun Löhningen parto de komunumo Beringen ĝis tiuj komunumoj en la jaro 1840 respektive 1846 estis disigitaj kaj fariĝis aŭtonomaj politikaj komunumoj.

[redakti] Eksteraj Ligiloj

[redakti] Bildoj


Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj