Bargen SH

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Barten
Blazono de Bargen
Bargen
Kantono Ŝafhaŭzo
Distrikto Ne estas distriktoj en Kantono Ŝafhaŭzo.
Koordinatoj  47°47′0″N 8°36′0″O  /  47.78333°N, 8.6°O / 47.78333; 8.6 (Bargen SH)Koordinatoj: 47°47′0″N 8°36′0″O  /  47.78333°N, 8.6°O / 47.78333; 8.6 (Bargen SH)
Nombro de enloĝantoj 233
Areo 8,27 km²
Alteco 605 m super marnivelo
Poŝtkodo 8233
Komunumkodo 2931
Mapo de Bargen

Bargen estas komunumo en Kantono Ŝafhaŭzo, Svislando. Ĝi havis 233 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Enhavo

Geografio [redakti]

Bargen estas la plej norda komunumo de Svislando. Ĝi situas en la montareta kaj arbara naturprotekta regiono de Randen.

Najbaraj komunumoj [redakti]

La najbaraj komunumoj de Bargen estas en sudo la sola svisa najbarkomunumo Merishausen, en okcidento kaj nordo Blumberg (distrikto Schwarzwald-Baar), kaj en oriento Tengen (distrikto Konstanco).

Trafiko [redakti]

Bargen situas je la norda fino de la nacia aŭtostrato A4 kaj estas grava doganpunkto inter Svislando kaj Germanio. La doganpunkto tamen ne ricevis la signifon, kiun la komunumo Bargen esperis, ĉar la germanoj kondukis la trafikon anstataŭ tra Bargen tra Thayngen.

Bargen estas konektita kun la publika trafikreto per poŝtaŭtolinio al Ŝafhaŭzo.

Historio [redakti]

Arkeologoj trovis en Bargen restaĵoj el la neolitiko. La unua dokumenta mencio de Bargen datiĝas el la jaro 884 kiel Paragen. En la 15-a jarcento Bargen fariĝis posedaĵo de la urbo Ŝafhaŭzo, kiu plenumigis la voktorajtojn en Bargen ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798.

Vidu ankaŭ [redakti]

  • Aliaj lokoj kun la nomo Bargen

Eksteraj Ligiloj [redakti]

  • Kunlaboru en Commons Komunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Bargen