Randen

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo


Randen
Zelgli en vintro kun rigardo al la Alpoj
Zelgli en vintro kun rigardo al la Alpoj
La plej alta punkto Hoher Randen en Blumberg (930,2 m)
Kontinento Eŭropo
Ŝtatoj Flago-de-Germanio.svg Germanio
Flago-de-Svisio.svg  Svislando
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Randen estas montaro en Kantono Ŝafhaŭzo en la nordo de Svislando kaj en Baden-Virtembergo en la sudo de Germanio.

Enhavo

[redakti] Geografio

Randen situas inter la Rejno kaj la fontregiono de Danubo. Ĝia plej alta punkto estas la monto Hoher Randen en Blumberg en Baden-Virtembergo. Ĝia plej alta punkto en Svislando estas la Monto Hagen en Merishausen. En pli vasta konteksto la montaro de Randen apartenas kune kun la Svaba Albo al la ĵurasaj montarĉenoj.

[redakti] Geologio

Randen konsistas el ĵurasia tavolkalko el tiel nomita malmio-kalko. Karakteriza por Randen estas diversduraj tavoloj de ĉi-tiu kalko. Dum la duraj tavoloj estas plej parte deklivaj kaj kovritaj per arbaro la pli molaj tavoloj formas ebenajn terasojn, kiuj taŭgas por agrikulturo.

[redakti] Geologia historio

Antaŭ 190 milionoj da jaroj la regiono de la hodiaŭa Randen formis la fundon de la Jurasa Maro. La montaro estiĝis kiel sekundara faldiĝo reage al la estiĝo de la Alpoj pro la kolizio de la eurazia kaj afrika kontinetaj platoj.

[redakti] Klimato

Randen situas en la pluvombro de Nigra Arbaro en nordo kaj de la Alpoj en sudo. Tial ĝi estas unu el la plej sekaj regionoj de Svislando kaj suda Germanio.

[redakti] Homa historio

Jam en la junŝtonepoko en la regiono de Randen ekzistis homaj setlejoj. Arkeologiaj trovaĵoj en Gächlingen montris, ke en Randen fakte ekzistis la unuaj agrikulturaj setlejoj en Svislando. Dum la romia epoko la regiono de Randen formis parton de la romia limfortikaĵo Limeso. Inter la 4-a kaj 7-a jarcento la alemanoj invadis la regionon. En mezepoko iom post iom la plej granda parto de la regiono venis sub la regado de la kreskanta urboŝtato Ŝafhaŭzo.

[redakti] Turismo

Randenturo de Siblingen

Randen estas ŝatata regiono por migrado. En diversaj lokoj troviĝas belvidturoj, kiuj ofertas dum bela vetero vastan panoramon al la Alpoj en sudo kaj Nigra Arbaro en nordo.

[redakti] Eksteraj ligiloj

Ekstera ligilo Retejo de la Laborkomunumo Kulturpejzaĝo Randen (en germana lingvo)
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj