Berettyóújfalu
El Vikipedio
Berettyóújfalu (beretjOUjfalu) estas urbo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Hajdú-Bihar, en subregiono Berettyóújfalu, kies centro estas.
- Areo: 171 km²
- Loĝantaro: 16000
- Poŝtkodo: 4100
- Telefonprefikso: 54
Geografio [redakti]
Berettyóújfalu situas sur ebenaĵo, en ambaŭ bordoj de Berettyó, laŭ ĉefvojoj Budapeŝto-Oradea kaj Debrecen-Békéscsaba, laŭ fervojo Budapeŝto-Oradea.
Historio [redakti]
En 1920 la tiama grandvilaĝo iĝis departementejo, pli frue nur vilaĝdomo konstruiĝis en 1875. La komunumo rapide evoluis. En 1979 vilaĝo Berettyószentmárton situanta en alia riveroflanko unuiĝis gun la grandvilaĝo kaj kune ili urbiĝis.
Vidindaĵoj estas ruinaĵo de romanika abatejo kaj termala banejo.
Ĝemelurboj estas Margitta, Rumanio; Montegrotto Terme, Italio; Porcia, Italio.
Famuloj [redakti]
- reĝisoro Károly Makk tie naskiĝis