István Ujhelyi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Ujhelyi
István Ujhelyi
István Ujhelyi
Persona informo
Naskiĝo 28-an de februaro 1975 (1975-02-28) (49-jaraĝa)
en Berettyóújfalu
Lingvoj hungaraangla
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Scienca Universitato de Szeged
Okupo
Okupo politikisto
TTT
Retejo https://ujhelyi.eu/hu/koszonto
vdr

István Ujhelyi [iŝtvAn ujheji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ujhelyi István estas hungara juristo, parlamenta deputito.

István Ujhelyi[1][2][3] naskiĝis la 28-an de februaro 1975 en Berettyóújfalu.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Ujhelyi maturiĝis en gimnazio en Debrecen en 1993, poste li akiris juran diplomon en Scienca Universitato Attila József en 2002. Jam en 1993 li aliĝis al Hungara Socialista Partio. Dum la studentaj jaroj inter 1996-2002 li politikadis en urba kunsido de Szeged kaj en 1999 li studvojaĝis helpe de stipendio al Londono kaj Vaŝingtono. Inter 2002–2014 li estis parlamentano, en tiu periodo li estis ekzemple subministro (2006-2008, 2009-2010) kaj vicpartiestro (2004–2010). Li estis membro de Eŭropa Parlamento ekde 2014. Li ricevis premion en 2016. Lia unua edzino naskis 4 gefilojn (2000-2006), la dua filinon en 2017.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]