Panĉevo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Flava digitalo, laŭ kiu nomiĝis la urbo
Ortodoksa preĝejo de Panĉevo
Katolika preĝejo de Panĉevo
Poŝta turo de Panĉevo

Panĉevo, serbe Панчево, hungare Pancsova, germane Pantschowa,Banstadt, rumane Panciova, slovake Pánčevo estas urbo kaj samtempe municipo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Suda Banato. Ankoraŭ 9 vilaĝoj apartenas al la municipo. La nomo devenas el la serba flava digitalo.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

La urbo situas sur ebenaĵo, ĉe maldekstra bordo de Danubo, ĉe kunfluejo de Timiş (2 km-ojn), laŭ ĉefvojo kaj fervojo Temesvár-Beogrado. La lasta troviĝas 16 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La plej frue romianoj vivis tie, poste alvenis bulgaroj, kumanoj, fine hungaroj. En 1092 Ladislao la 1-a (Hungario) tie venkis la kumanojn. Tiutempa araba verkisto mencias la lokon komercista urbo, kie troviĝas multe da grekaj komercistoj. En 1241 la tataroj detruis la urbeton. En 1520 la turkoj detruis la urbon, iom poste ĝi jam apartenis al la Osmana Imperio. La komunumo havis lignan fortikaĵon en 1660. En 1697 la aŭstroj disrabis la urbeton. En 1737 incendio okazis, post 2 jaroj la Habsburgoj venkis la turkojn (ankaŭ en 1788). En 1740 la komunumo ricevis rajton aranĝi bazaradon semajne po 1 kaj jare po 4. Pro pesto multaj mortis en 1743. En 1794 ekhavis la rangon "libera urbo". En 1848 la hungara loĝantaro apogis la revolucion, sed alvenis metropolito Rajaĉiĉ kun serboj kaj transprenis la potencon. En 1849 la hungara armeo venkis la serbojn. Ĝis 1872 la urbo apartenis al limgarda zono, poste al Hungara reĝlando, al Torontál. En 1910 loĝis en la urbo 20 808 loĝantoj (serboj 42 %, germanoj 36 %, hungaroj 16 %, slovakoj kaj kroatoj 1-1%, ceteraj 4 %).

Ekde Traktato de Trianon la urbo apartenis al SHS (=Serba-Kroata-Slovena Reĝlando), ekde 1929 kiel Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. Inter 1941-1944 la germanoj okupis la regionon. Post 1944 la germana loĝantaro estis forpelita.

En 1999 NATO bombardis la industriaĵojn ĝis la neniiĝo. En 2002 loĝis en la urbo 77 087 loĝantoj (60.963 serboj (79 %), 1816 jugoslavianoj (2 %), 3279 hungaroj (4 %), 1407 slovakoj (2 %), 1196 macedonoj, 746 rumanoj, 172 germanoj kaj aliaj).

La urbo estas industria centro kun nafta rafinejo.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Panĉevo (supre), elaera vido