József Jeanplong

El Vikipedio, la libera enciklopedio

József Jeanplong [jOĵef], laŭ hungarlingve kutima nomordo Jeanplong József estis hungara biologo, profesoro, instruisto, botanikisto.

József Jeanplong [1] naskiĝis la 2-an de aprilo 1919 en Hungara reĝlando en Pancsova (nuntempa Panĉevo en Serbio). Li mortis la 20-an de oktobro 2006 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

La familio Jeanplong rifuĝis al restHungario post Traktato de Trianon. La juna József frekventis gimnazion en Szombathely, poste li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Pázmány Péter en 1943. Li estis komence soldato, poste militkaptito ĝis fino ĝis 1947. Hejmenveninta li doktoriĝis kaj instruis en gimnazioj de Nyergesújfalu kaj Kiskunfélegyháza. En 1950 li ekinstruis en agrara altlernejo en Gödöllő, kie inter 1975–1980 li estis docento. Li studvojaĝis al Vietnamio (1962), Aŭstrio (1965, 1968), Francio (1966). Li kandidatiĝis en 1971. En 1981 li pensiuliĝis, spite tion li estis aktiva profesoro ankoraŭ 18 jarojn. Li ricevis memormedalon en 1992.

En 1957 li edziĝis baldaŭe havanta 2 filojn.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Adatok Vas vármegye flórájához (1941)
  • A Rába balparti síkjának növényföldrajzi viszonyai a Pinkától az Ikváig (1947)
  • A kenaf – Hibiscus cannabinus L. – gyomviszonyai az 1952. évi vizsgálatok tükrében (1954)
  • Növénytan (1958) - studenta lernolibro
  • Prospection des types biologiques présentés par quelques association végétales au Viet-Nam du Nord (1965)
  • Nouveau genre et nouvelle espece dans la flore du Nord-Vietnam: Halongia purpurea (1970)
  • Agrobotanika (1980)
  • Megemlékezés Stephan Aumüller biológusról (1991)
  • Kiegészítő adatok Stephan Aumüller életrajzához és munkásságához (2001)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.