Ladislao la 1-a (Hungario)
| La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Ladislao la 1-a |
Ladislao la 1-a, Sankta Ladislao (ĉ. 1040-1095) estis hungara reĝo de la Arpad-dinastio inter 1077-1095.
Li naskiĝis en Pollando kiel dua filo de la ekzilinta Adalberto (pli poste reĝo kiel Adalberto la 1-a (Hungario)). Li alvenis en Hungario ĉ. 1050.
Li apogis kun sia frato Gezo (hungare Géza) la reĝon Salamono la 1-a (Hungario)), poste Ladislao helpis la surtroniĝon de Gezo la 1-a, post kies morto en 1077 oni elektis lin reĝo. Ĉar en la najbaraj landoj regis malakordoj en la potenco, li povis fortigi sian potencon. Li verkis rigorajn leĝojn pri la propraj posedaĵoj.
Dum lia regado la papo Gregorio la 7-a enkanonigis per buleo la unuan hungaran reĝon Stefanon (1083) kaj princon Emerikon, episkopon Gelerto (Gellért).
En 1091 li iĝis reĝo de Kroatio, ĉar lia fratino Ilona estis edzino de la lasta kroata reĝo Zvojnimír.
Li sukcese kontraŭbatalis la invadantajn kumanojn.
Oni sanktigis lin en 1192. Lian memoron gardas multaj legendoj, kiuj estis ŝatataj tempoj de la mezepoka preĝeja pentrado.
Lia bustrelikvujo estas tre valora memoraĵo de la hungara gotiko.
| Antaŭe: | Reĝo de Hungario | Poste: | |
|---|---|---|---|
| Géza la 1-a | 1077–1095 | Kolomano |