Géza la 1-a (Hungario)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Géza la 1-a

Géza la 1-a (naskiĝis ĉ. 1040 en Pollando; mortis la 25-an de aprilo 1077) estis reĝo de Hungario de 1074 ĝis 1077. Lia patro estis hungara reĝo Béla la 1-a, lia patrino estis pola princino Richeza. Liaj gefratoj estis Ladislao (pli poste Ladislao la 1-a), Lampert (Lambert) kaj kvar fratinoj.

Li devis dufoje (en 1060 kaj 1063) reveni al Pollando pro la bataloj por la trono. Li estis baptita kiel Magnus.

Li havis jam gravan rolon apud lia patro. Ekzemple en 1063 li organizis la defendon kontraŭ la invadanta Henriko la 4-a (Sankta Romia Imperio). Oni finis la lukton por la trono (daŭrante ekde 1059) en 1064, kiam Gejzo rekonis sian nevon Salomono kiel reĝon (li regis de 1063 ĝis 1074), de kiu li ricevis kiel kompenson la titolon ducatus (princo).

Ili komence bone kunlaboris, sed la rilato inter ili poste malboniĝis. La interna milito komenciĝis en 1074. Gejzo komence estis venkita (ĉe Kemej, la 26-an de februaro 1074), sed en la sekva batalo Gejzo atingis decidan venkon per helpo de la moravaj princoj Ladislao kaj Ottó (ĉe Mogyoród, la 14-an de marto 1074). Salomon perdis la tronon kaj retiriĝis al okcidenta rando de la lando.

Gejzo bezonis leĝigon de sia potenco, trono. Tial li komence traktis – sensukcese - kun la papo. Poste en 1075 li petis kaj ricevis kronon de la bizanca imperiestro Miĥaelo Dukas (corona graeca, „greka krono” – suba parto de la nuna sankta krono).

Dum lia mallonga regado, Gejzo rebatis atakojn de Henriko la 4-a (1074) kaj enkondukis gravajn ekonomiajn aranĝojn (maksimumigo de la prezoj, foira reformo, renovigo de la mono). Dum lia regado estis fonditaj la katedralo de Vác kaj la abatejo de Garamszentbenedek.

De lia unua edzino – Ĵofia – naskiĝis du filoj (Kolomano kaj Álmos). Lia dua edzino estis Sünaden, imperiestra princino.

Oni entombigis lin en Vác.

Antaŭe: Reĝo de Hungario Poste: Hungary Arms.svg
Salomono la 1-a 10741077 Ladislao la 1-a