Rolf Bossert

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rolf Bossert
Persona informo
Naskiĝo 16-an de decembro 1952 (1952-12-16)
en Reșița
Morto 17-an de februaro 1986 (1986-02-17) (33-jaraĝa)
en Frankfurto ĉe Majno
Tombo Frankfurto ĉe Majno vd
Lingvoj germanarumana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Faculty of Foreign Languages and Literatures of the University of Bucharest vd
Profesio
Okupo ĵurnalistoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Rolf BOSSERT (naskiĝinta la 16-an de decembro 1952 en Reșița/Reschitz, mortinta la 17-an de februaro 1985 en Frankfurto ĉe Majno) estis rumania verkisto germanlingva, ĵurnalisto, instruisto kaj eldoneja lektoro.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Prauloj liaj venis en la 18-a jarcento disde Stirio al Banato. Post trapaso de la abitura ekzameno li studis germanistikon kaj anglistikon ĉe la universitato de Bukareŝto. En 1971 li debutis per poemoj en la bukareŝta gazeto "Neue Literatur" 2/1971 kun la poemo Japanisches Märchen; en 1974 aperis du liaj poeziaĵoj en la antologio Befragung heute. Junge deutsche Lyrik in Rumänien.[1] Bossert estis kunfondinto de la literaturista rondo Aktionsgruppe Banat kiu ekzistis inter 1972 kaj 1975 kaj en kiu partoprenis krome Richard Wagner, William Totok, Johann Lippet, Gerhard Ortinau: tie diskutatis literaturaj problemoj kaj la aŭtoroj reciproke komentis la verkojn; povis temi ankaŭ pri politikaj temoj. Bossert poste estis membro de la Müller-Guttenbrunn-grupo literatura de Timișoara al kiu membris i.a. Herta Müller, Johann Lippet, Helmuth Frauendorfer kaj Roland Kirsch.

Inter 1975 kaj 1979 li deĵoris instruiste (pri germana lingvo) en Bușteni (Distrikto Prahova). Inter 1979 kaj 1981 li laboris kiel kulturperanto ĉe la germana Schiller-kulturdomo en la rumania ĉefurbo. Poste li estis lektoro ĉe la eldonejo "Meridiane Verlag" kaj inter 1982 kaj 1984 ĉe la renomita eldonejo "Kriterion Verlag".

En julio 1984 li petis elmigropermeson por si kaj sia familio al okcidenta Germanio; sekve li maldunigits kaj malrajtigitis publikigi. Post vespera laŭtlegado de poeziaĵoj li terenbatitis tiom forte, ke lia makzelo rompiĝis. Por tio la milicanoj petis pardonon oficiale. En aŭgusto 1984 okazis priesplora demandado fare de kaŝpolicanoj dum kio li perfortiĝis subsigni protokolon kie li agnoskis la ŝtatperfidan tendencon de siaj tekstoj.[2]

Je kristnasko 1985 li finfine povis kune kun la edzino Gudrun kaj la du filoj forlasi Rumanion post kiam sekretaj policistoj antaŭ la okuloj de Bossert priserĉis lian apartamenton konfiskonte ĉiujn manuskriptojn kaj laborutilaĵojn.[3] Du monatojn post la migro al okcidenta Germanio li troviĝis mortinta en ĉambro de porrifuĝinta hejmo rekte sub malfermita fenestro. La mortokondiĉoj neniam malvolviĝis.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Siebensachen, Bukareŝto: Kriterion, 1979
  • Mi und Mo und Balthasar, Bukareŝto: Ion-Creangă-Verlag, 1982
  • Der Zirkus, Bukareŝto: Kriterion, 1982
  • Neuntöter, Cluj-Napoca : Dacia-Verlag, 1984
  • Auf der Milchstraße wieder kein Licht, Berlin : Rotbuch-Verlag, 1986
  • Befristete Landschaft, Berlin-Kreuzberg : Edition Mariannenpresse, 1993
  • Ich steh auf den Treppen des Winds. Gesammelte Gedichte 1972–1985, Frankfurt am Main : Schöffling, 2006
  • Ich steh auf den Treppen des Winds (Ausgewählte Gedichte 1972–1985) – Stau pe treptele vântului (Poeme alese 1972–1985), Deutsch-Rumänisch. Tekstelekto kaj traduko fare de Nora Iuga. Bukareŝto: Editura Institutului Cultural Român, 2008
  • Um den Preis einer Vorsilbe. Eine Auswahl an Gedichten, eldonis Ernest Wichner, Berlin : Hochroth Verlag, 2009

Premioj[redakti | redakti fonton]

  • Lyrikpreis des Verbandes der Kommunistischen Jugend Rumäniens, 1979
  • Kinderbuchpreis Ileana Cosînzeana, 1980
  • Übersetzerpreis des Rumänischen Schriftstellerverbandes, 1982
  • Adam-Müller-Guttenbrunn-Literaturpreis, 1983

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Astrid Schau: Leben ohne Grund. Konstruktion kultureller Identität bei Werner Söllner, Rolf Bossert und Herta Müller, Aisthesis Verlag 2003, ISBN 3-89528-379-7
  • Diana Schuster: Die Banater Autorengruppe. Selbstdarstellung und Rezeption in Rumänien und Deutschland, Hartung-Gorre 2004, ISBN 3-89649-942-4
  • Theo Breuer: Rolf Bossert: Ich steh auf den Treppen des Windes
  • Jan Andrew Nilsen: "Under hjulet". In: Statsfiender. Et østeuropeisk memento til vesten. Møte med opposisjonelle og andre i Sovjet/Russland, Litauen, Romania og DDR, Dissident Forlag, Florø 1997.

Notoj[redakti | redakti fonton]