Johann Lippet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Lippet
Persona informo
Naskiĝo 12-an de januaro 1951 (1951-01-12) (73-jaraĝa)
en Wels
Lingvoj germanarumana vd
Ŝtataneco RumanioGermanio vd
Alma mater Okcidenta Universitato de Timișoara vd
Profesio
Okupo tradukistoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Johann Lippet (naskiĝinta la 12-an de januaro 1951 en Wels, Supra Aŭstrio) estas rumania verkisto kaj tradukisto germanlingva. Li estis naskita kiel filo el familio de la ruman-germana malplimulto el Banato, kiu fine de la dua mondmilito estis fuĝinta al Aŭstrio, kaj kun la familio en 1956 kiel kvinjarulo revenis al Rumanio. Tie post la mezlernejaj jaroj li studis germanistikon en la Universitato de Timișoara, intertempe nomata Okcidenta Universitato. La verkisto estis membro de la germanlingva literaturista rondo Aktionsgruppe Banat kunfondita de li kaj de Rolf Bossert, kiu ekzistis inter 1972 kaj 1975. Poste li estis membro de la Müller-Guttenbrunn-grupo literatura de Timișoara al kiu membris i.a. Herta Müller, Rolf Bossert, Helmuth Frauendorfer kaj Roland Kirsch. De 1978 ĝis 1987 li laboris kiel dramaturgo ĉe la Germana Ŝtata Teatro en Timiŝoara. En 1987 Lippet rajtis translokiĝi al Germanio, kie li interalie laboris en la nacia teatro en Mannheim. Li vivas en Sandhausen apud Hajdelbergo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Diana Schuster: Die Banater Autorengruppe. Selbstdarstellung und Rezeption in Rumänien und Deutschland, Hartung-Gorre 2004, ISBN 3-89649-942-4