Wels
El Vikipedio
| Wels | ||
|---|---|---|
|
||
| Administrado | ||
| Lando | Aŭstrio | |
| Provinco | Supra Aŭstrio | |
| Ĝemelurboj | Straubing, Chichigalpa, Tábor | |
| Poŝtkodo | 4600, 4601, 4603, 4604, 4605, 4606 | |
| Telefona antaŭkodo | 0 72 42 | |
| Kodo laŭ | 4 03 01 | |
| Retpaĝaro | www.wels.at | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 58.713 | |
| Loĝdenso | 1279 loĝ./km2 | |
| Geografio | ||
|
|
Koordinatoj: 48°9′N 14°2′O / 48.15°N, 14.033°O | |
| Alto | 317 m | |
| Areo | 45,92 km² | |
|
|
||
Wels estas urbo en Supra Aŭstrio, la dua plej granda urbo de tiu provinco post la ĉefurbo Linz. Ĝi samtempe estas administra sidejo de la distrikto Wels-Land, al kiu ĝi mem ne apartenas.
Administre Wels konsistas el ses katastraj komunumoj:
- Lichtenegg
- Obereisenfeld
- Pernau
- Puchberg
- Untereisenfeld
- Wels
Wels estas fervoja nodo, kie la internacia linio al Passau (Germanio) debranĉiĝas de la "okcidenta fervojo" (Westbahn) inter Vieno kaj Salzburg. Aŭte ĝi situas en triangulo de tri aŭtovojoj:
- A1 (Vieno–Salzburg), sude
- A8 (Voralpenkreuz–Germanio), okcidente
- A25 (ligilo inter A1 kaj A8), norde
Famuloj [redakti]
- en tiu urbo mortis Andor Endre Gelléri, verkisto en 1945
