Andor Endre Gelléri
El Vikipedio
Andor Endre GELLÉRI, hungare Gelléri Andor Endre estis hungara verkisto. Li estis grava figuro de la hungara novelo.
Li naskiĝis la 30-an de marto 1906 en Budapeŝto. Li mortis en majo? 1945 en Wels.
Enhavo |
Biografio[redakti]
Li naskiĝis en malriĉa proleta familio. Li frekventis faklernejon en Budapeŝto. Li laboris en diversaj uzinoj, fabrikoj, dume li debutis, kiel novelisto en 1924. Poste, kiel talenta verkisto, li ricevis financan apogon por lerni en Italio kaj Germanio. Liaj apogantoj estis Zsigmond Móricz kaj Milán Füst, lia novelo aperis eĉ en Nyugat. En 1933 debuta novela libro aperis. Dum la 2-a mondmilito li ofte estis trudlaboristo, ĉar li estis judo. Li estis liberigita, sed poste li mortis pro tifo. Inter 1931-1935 li ricevis premiojn.
Verkoj (elekto)[redakti]
- A nagymosoda (La granda lavejo), unusola romano, 1930
- Kikötő (Haveno), novelaro, 1935
- Egy önérzet története (Historio de memrespekto), aŭtobiografio, 1957
- Összegyűjtött novellái (Kolektitaj noveloj), 1964
- Válogatott művei (Elektita verkaro), 1981
En Esperanto aperis[redakti]
- Gelléri, Andor Endre: Ekzekuto de ukrainoj: omaĝe al la memoro de Sallai kaj Fürst, tradukis Tibor Papp, Hungara Antologio
Fontoj[redakti]
- Hungara Vikipedio