Birda Monteto (Caen)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Colline aux Oiseaux
Rozejo kaj monteto en la fono
Rozejo kaj monteto en la fono
Rozejo kaj monteto en la fono
verda spaco
Situo

Geografia lokigo sur la mapo : Caen

(Vidu la situon sur mapo : Caen)
Colline aux Oiseaux

Geografia lokigo sur la mapo : Francio

(Vidu la situon sur mapo : Francio)
Colline aux Oiseaux
Geografia situo 49° 11′ 52″ N, 0° 23′ 30″ U (mapo)49.197901-0.391549Koordinatoj: 49° 11′ 52″ N, 0° 23′ 30″ U (mapo)
Map
Colline aux Oiseaux
Lando(j)  Francio
Urbo Caen
Urboparto La Folie Couvrechef
Geografio
Areo 17 hektaroj
Akvejo Artefarita lago
Trajtoj
Kreo 1994
Tipo Flora kaj pejzaĝa parko
Vizitado 388 794 vizitantoj (2003)
Vidindaĵoj Rozejo, vegetala labirinto
Interreta ligilo Retejo de Caen
vdr

La Birda Monteto (france Colline aux Oiseaux) de Caen estas verdozono kun areo de 17 hektaroj, situanta norde de la periferia bulvardo de la urbo, en la kvartalo La Folie Couvrechef kaj en la proksima najbareco de la Memoriga muzeo de Caen. Ĝi estis inaŭgurita en 1994.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1923, la komunumo aĉetis terenon sude de la vilaĝeto La Folie por starigi tie rubodeponejon[1]. Dum kvindek jaroj, la hejmaj ruboj de la urbo estis disĵetitaj tie kaj iom post iom formiĝis du montetoj 35 kaj 25 metrojn altaj[1]. Post la dua mondmilito, novaj kvartaloj, kiaj Le Chemin Vert aŭ La Folie-Couvrechef, estis kreitaj ĉe la periferio de Caen por alfronti signifan kreskon de la loĝantaro kaj la rubodeponejo baldaŭ troviĝis ĉe la sojlo de la urbo.[2]. En januaro 1973, la ruboforbruligejo de Colombelles estis enservigita[3] kaj Franck Duncombe, nomumita en 1971 vic-urbestro por naturmedio, decidis transformi la malnovan rubodeponejon, fariĝinta senutila pro la nova ekipaĵo, en publikan ĝardenon.

La loko estis fine inaŭgurita en 1994 okaze de la memorfesto por la 50-a datreveno de la Elŝipiĝo en Normandio[1]. La originala kaj sukcesa plibonigo igas ĝin privilegia loko por familioj. La parko estas plilongigita oriente per la valo de la Memoriga muzeo de Caen, verdozono konstruita super malnovaj minejoj de ŝtono de Caen.

Konsisto[redakti | redakti fonton]

Bildgalerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 [Ville de Caen https://caen.fr/histoire-de-la-colline-aux-oiseaux]
  2. La France défigurée, 12 marto 1972 Arkivigite je 2010-05-27 per la retarkivo Wayback Machine (video)
  3. Rémy Desquesnes, Caen 1900-2000 : un siècle de vie, Fécamp, Éditions des Falaises, 2001, p.193

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Colline aux Oiseaux en la franca Vikipedio.