Kapro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kapro
Virkapro
Virkapro
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Parhufuloj Artiodactyla
Familio: Bovedoj Bovidae
Subfamilio: Kaprenoj Caprinae
Genro: Kapro Capra
Linnaeus, 1758
Specioj

Vidu Specioj kaj subspecioj

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Kapro estas genro de herbomanĝantaj mamuloj kaj remaĉuloj, el familio bovedoj kaj subfamilio kaprenoj. Kaproj estas bredataj ekde antaŭ longe, ĉefe pro sia viando, sia felo kaj sia lakto. La plej ofte bredata kapro estas la hejma kapro (Capra aegagrus hircus).

Kapro estas malgranda besto, kun sabroformaj aŭ ŝraŭbe turnitaj kornoj, lertega, ĉefe pri saltado. Ĝi troviĝas en ĉiuj regionoj de la mondo, ĉefe en monto.

Kaproj povas troviĝi en sovaĝeco, sed plej ofte, ili estas bredataj. Ilia bredado estas malnova (almenaŭ ekde la 8-a jarcento a.K..) Malgrandegaj kaproj estas ankaŭ bredataj kiel dombestoj.

Iuj rasoj estas bredataj ĉefe pro siaj haroj : ekzemple, la angura kapro, devena de Turkio, kies la hararo faras lanon. Ankaŭ tiel estas pri la kapro de la Kaŝmiro.

La ĉefaj landoj je grandeco de sia kapraro estas la sekvantaj (je nombro de besto) :


Mondparto Kapraro
Mondo (tuto) 764 500 000
Ĉinio 173 000 000
Barato 124 500 000
Pakistano 52 800 000
Sudano 40 000 000
Bangladeŝo 34 500 000
Niĝerio 27 000 000
Irano 26 000 000
Indonezio 12 450 000
Tanzanio 11 700 000
Kenjo 11 000 000

Specioj kaj subspecioj[redakti | redakti fonton]

Capra aegagrus natura kapro
Capra aegagrus hircus hejma kapro
Capra aegagrus creticus kri-kri (Kreta kapro, Kreta ibekso)
Capra caucasia Okcidenta kaŭkazia kapro
Capra cylindricornis Orienta kaŭkazia kapro
Capra hircus Laniger Kaŝmirkapro
Capra falconeri markoro
Capra falconeri heptneri Bukara markoro
Capra falconeri chialtanensis Ĉialta markoro
Capra falconeri megaceros anglalingve: straight-horned markhor
Capra falconeri jerdoni anglalingve: Suleman markhor
Capra ibex Ibekso
Capra ibex ibex
Capra ibex nubiana Siria ibekso, ankaŭ Capra nubiana
Capra ibex sibirica Siberia ibekso, ankaŭ Capra sibirica
Capra pyrenaica Hispana ibekso
Capra pyrenaica victoriae Gredos ibekso
Capra pyrenaica hispanica Beceite ibekso
Capra pyrenaica pyrenaica Pirenea ibekso
Capra pyrenaica lusitanica Portugala ibekso
Capra walie etiopia kapro

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Figura senco[redakti | redakti fonton]

Propeka kapro estas sola ulo kontraŭ kiu grupo plendas por fari el li/ŝi la nuran kialon de problemoj kaj rifuzi vidi la verajn kaŭzojn de ċi tiuj.

Proverboj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pluraj proverboj pri kapro en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo
     Melki kaproviron. 
  • Citaĵo
     Obstina kiel kapro. 
  • Citaĵo
     Sur arbon kliniĝintan saltas la kaproj. 

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2009-03-27.