John McLaughlin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John McLaughlin
Persona informo
Naskiĝo 4-an de januaro 1942 (1942-01-04) (82-jaraĝa)
en Doncaster
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Okupo
Okupo gitaristo • ĵazmuzikisto • kantoverkisto • diskografa artisto
TTT
Retejo http://www.johnmclaughlin.com
vdr
John McLaughlin en 2008

John McLaughlin (naskiĝis la 4-an de januaro 1942 en Kirk Sandall je Yorkshire, Anglujo) estas brita muzikisto. Li aktivas kiel ĵaza kaj rokmuzika gitaristo kaj ankaŭ kiel komponisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

John McLaughlin en 1986
John McLaughlin dum la koncerto Remember Shakti en 2001
McLaughlin kun Kenny Garrett kaj Vinnie Colaiuta (Five Peace Band, 2008)

John McLaughlin verkis komence sur la kampo de blusroka muziko kun Brian Auger kaj Georgie Fame. Kun Ginger Baker kaj Jack Bruce li muzikis meze de la 1960-aj jaroj en la bando Graham Bond Organization, akompanis tamen ankaŭ la soŭlkantan bandon Four Tops kaj Wilson Pickett je iliaj koncertvojaĝoj. Samtempe li ekhavis unuajn spertojn pri ĵazo; li muzikis kun Ian Carr, John Stevens kaj Jeff Clyne resp. kun kontrabasisto Danny Thompson kaj saksofonisto Tony Roberts. Post kiam McLaughlin estis i. a. membro de la ensemblo de la germana vibrafonisto Gunter Hampel kaj verkis unuan solo-albumon („Extrapolation“), li sekvis inviton de la tiama basisto de Miles Davis, Dave Holland, en Usonon. Tie li komence kunverkis la du gravajn albumojn „In A Silent Way“ kaj „Bitches Brew“ de Miles Davis. Jam antaŭ la sonregistradoj de Bitches Brew li fondis kun la iama frapinstrumentisto de Davis, Tony Williams, kaj orgenisto Larry Young (Khalid Yasin) la triopon Lifetime, kiu surbendigis unuan albumon nome „Emergency!“ en majo de 1969. Komence de 1970 Lifetimes verkis sian duan albumon „Turn It Over“ (kun Jack Bruce), monaton poste la albumon de Miles Davis „A Tribute to Jack Johnson“. McLaughlin ankaŭ kunverkis - kiel Bruce – la vojmontran verkon de Carla Bley Escalator over the Hill (surdiskigita en 1968-71).

La ĉefan sukceson de John McLaughlin havis per sia bando Mahavishnu Orchestra fondita en 1971, en kiu li muzikis kune kun Jerry Goodman, Jan Hammer kaj Billy Cobham. La altenergia, ritme komplika fandaĵo el ĵazo kaj rokmuziko estis vojmontra por la kunfandomuziko (i. a. enkondukita de Miles Davis) komence de la 1970-aj jaroj. En Mahavishnu Orchestra[1] McLaughlin (kiu intertempe sub influo de sia hinduisma instruisto Sri Chinmoy estis rezigninta sian drogan kaj alkoholan konsumon) unuafoje povis plene evoluigi sian nekredeblan gitarludan teknikon[2] same kiel sian muzikan povon. Post malfondado de la unua Mahavishnu Orchestra sekvis dua, al kiu apartenis i. a. la tiama edzino de McLaughlin, same kiel sonregistradoj kun Carlos Santana.

La postsekva projekto Shakti – nure konsistanta el akustikaj instrumentoj kaj orientita je klasika barata muziko - kun violonisto L. Shankar kaj tablaoludanto Zakir Hussain estis puŝo por la populareco por barata muziko en okcidento. La ensemblo prezentis en 1976 kaj 1977 mitajn koncertojn dum la Ĵazfestivalo je Montreux kaj novformiĝis en 1999 sub la nomo Remember Shakti, kiu rezultigis kelkajn albumojn kaj kroman prezentadon en Montreux.

En 1981 muzikis kune kun gitaristoj Al Di Meola kaj Paco de Lucía la faman koncertalbumon Friday Night in San Francisco, kiu vendiĝis pli ol du milionajn fojojn. En 1982 sekvis la studio-albumo Passion, Grace & Fire, kiu estas fajraĵo de virtuozeco kaj kaj muzikemo kaj estas rigardebla kiel klasikaĵo inter la sonregistraĵoj de akustikgitara ludo. En 1996 sekvis la studio-albumoj The Trio kaj Reunion-Tour, per kiu la bando volis ligi sin al antaŭaj sukcesoj. Malgraŭ la komerca sukceso la koncepto, reduktita ofte je nure publikemaj efektoj, postrestis tamen laŭ muzika substanco klare post la aliaj prezentadoj de McLaughlin.

Menciidas ankaŭ la feliĉa kuniĝo de John Mclaughlin kun la pinta frapinstrumentisto Dennis Chambers, kiun li en intervjuo nomis „kunmilitisto“ kaj kun kiu li ekde la mezo de la naŭdekaj jaroj intense kunverkis. Ekzemple ekestis la rabia triopo The Free Spirits kun la virtuozo de la Hammond-orgeno Joey DeFrancesco. Kun ĉi tiu ensemblo li gastis en 1993 kaj 1995 je la Ĵazfestivalo je Montreux, krome je la festivalo Jazz à Vienne, kaj surbendigis la koncertalbumon The Free Spirits - Tokyo Live. Krome en 1998 ekestis la studio-albumo The Heart Of Things, tiam Dennis Chambers rajtis subteni la duetojn de John Mclaughlin kun saksofonisto Gary Thomas, en la sama jaro ankaŭ je la Ĵazfestivalo je Montreux.

Premioj kaj distingoj[redakti | redakti fonton]

La legantaro de la ĵazrevuo kun tutmonde plej granda eldonkvanto, Down Beat, elektis Ĝonon McLaughlin sep fojojn al ĵazgitaristo de la jaro (1972, 1973, 1974, 1992, 1993, 1994, 1995).[3]

La 20-an de marto 2012 li ricevis la Frankfurtan Muzikpremion por verkaro, kiu laŭ opinio de la prijuĝantaro „ĉiam distingiĝis per respekto kaj malfermiteco al multaj aliaj tendencoj, esprimformoj kaj kulturoj, kaj ne per ĝenraj limoj kaj dogmismo“.[4]

Soloalbumoj[redakti | redakti fonton]

  • Extrapolation, 1969, Polydor (kun Tony Oxley kaj John Surman)
  • Where Fortune Smiles, 1970, Douglas/One Way (kun Surman, Karl Berger, Dave Holland kaj Stu Martin)
  • My Goal's Beyond, 1970, Rykodisc
  • Devotion, 1970, Douglas
  • Electric Guitarist, 1978, Columbia
  • Electric Dreams, 1979, Columbia kun One Truth Band
  • Belo Horizonte, 1981, Warner Bros. (noveldono de Wounded Bird Records)
  • Music Spoken Here, 1982, Warner Bros. (noveldono de Wounded Bird Records)
  • Mediterranean Concerto (For Guitar and Orchestra, Live), 1988, Columbia (klasikmuzika, kun Londona Simfoni-Orkestro)
  • Live At The Royal Festival Hall, 1989, JMT
  • Que Alegria, 1991, Verve
  • Jazz, Vol. 2, 1991, Rhino
  • Time Remembered: John McLaughlin Plays Bill Evans, 1993, Verve
  • The Free Spirits - Tokyo Live, 1993, Polygram (kun DeFrancesco, Dennis Chambers)
  • After The Rain, 1994, Verve
  • Guitar Concerto, 1995, Sony Classical
  • The Promise, 1995, Verve
  • The Guitar Trio, 1996, Verve
  • The Heart of Things, 1997, Verve (i.a. Gary Thomas, Dennis Chambers)
  • The Heart of Things: Live In Paris, 2000, Polygram
  • Thieves And Poets, 2003, Verve
  • Industrial Zen, 2006, Abstract Logix (i.a. kun Hadrien Feraud, Gary Husband, Bill Evans, Vinnie Colaiuta, Mark Mondesir)
  • Floating Point, 2008, Abstract Logix (i.a. kun Hadrien Feraud)
  • To the One, 2010, Abstract Logix (i.a. kun Gary Husband, Etienne Mbappé, Mark Mondesir)

Kun Mahavishnu Orchestra[redakti | redakti fonton]

  • Inner Mounting Flame (1972)
  • Birds of Fire (1973)
  • Between Nothingness & Eternity (1974, live)
  • Apocalypse (1974)
  • Visions of the Emerald Beyond (1975)
  • Inner Worlds (1976)
  • Mahavishnu (1985)
  • Adventures in Radioland (1987)
  • The Lost Trident Sessions (1999, nepublikigitaj studioregistraĵoj el 1973)

Albumoj kun Shakti[redakti | redakti fonton]

  • Shakti With John McLaughlin, 1975, Columbia
  • Natural Elements, 1977, CBS
  • A Handful Of Beauty, 1976, Columbia
  • Remember Shakti, 1999, Universal
  • Saturday Night in Bombay, 2001, Universal

Kunverkaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Love Devotion Surrender, 1973, Columbia (kun Carlos Santana)
  • Friday Night in San Francisco, 1981, Philips (kun Paco de Lucia kaj Al di Meola)
  • Passion, Grace and Fire, 1982, Columbia (kun Paco de Lucia kaj Al di Meola)

De la gastmuzikisto[redakti | redakti fonton]

  • Experiments With Pops, Gordon Beck, 1968
  • Things We Like, Jack Bruce, 1970 (registrita en 1968)
  • In A Silent Way, Miles Davis, 1969, Columbia
  • Infinite Search, Miroslav Vitous, 1969, Embryo
  • Super Nova, Wayne Shorter, 1969, Blue Note
  • Emergency!, Tony Williams Lifetime, 1969, Polydor
  • Bitches Brew, Miles Davis, 1970, Columbia
  • Turn It Over, Tony Williams Lifetime, 1970, Polydor
  • Follow Your Heart, Joe Farrell, 1970, CTI
  • Moto Grosso Feio, Wayne Shorter, 1974, Blue Note (registrita en 1970)
  • Spaces, Larry Coryell, 1970, Vanguard
  • A Tribute to Jack Johnson, Miles Davis, 1971, Columbia
  • Escalator over the Hill, Carla Bley and Paul Haines, 1971, JCOA/WATT/ECM
  • School Days, Stanley Clarke, 1976, Epic
  • The Alternative Man, Bill Evans, 1985, Blue Note
  • Round Midnight (Soundtrack),1986, Columbia
  • Other Side Of Round Midnight, Dexter Gordon, 1986, Blue Note
  • Making Music, Zakir Hussain, 1986, ECM
  • Aura, Miles Davis, 1989, Columbia
  • Love Of Colours, Katia & Marielle Labeque, 1990, Columbia
  • Finally the Rain Has Come, Leni Stern, 2002, Leni Stern
  • Universal Syncopations, Miroslav Vitous, 2003, ECM

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Power, Passion and Beauty, The Story Of The Legendary Mahavishnu-Orchestra
  2. Der Spiegel asertis en 1972, ke liaj rapidaj pasaĵoj povas katapulti la sonprenilon el la diskosulko
  3. legantara enketo Arkivigite je 2009-02-28 per la retarkivo Wayback Machine, vokita la 21-an de septembro 2009
  4. Jazz-Gitarrist John McLaughlin bekommt Frankfurter Musikpreis, Der Standard, 21-an de januaro 2012

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]